Meza Imperio de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
<br clear=all>
== 12-a dinastio ==
Amenemhet la 1-a probable estis simpla civitano de la urbo Teboj, kiu kleriĝis kaj iĝis grava konsilanto kaj gvida oficisto de la reĝo Mentuhotep la 4-a. Post kiam li mem ekregis kiel reĝo, li fortigis la potencon de la novefondita dinastio en la tuta imperio. Li translokigis la ĉefurbon de Teboj iom norben al la urbo ''Itj-taui''. Li enkondukis la tradicion de "kunregado": La maljuna reĝo antaŭ sia morto nomumis sian posteulon kaj ĝis sia morto regis kune kun la onta reĝo.
 
La filo ''Sesostris la 1-a'' konsideriĝas unu el la plej grandaj faraonoj de la Meza Imperio. Jam kiel kunreganto de sia patro ekde la jaro [[-1956|1956 a.K.]] li gvidis armeajn ekspediciojn al suba Nubio, kaj tie konstruigis plurajn fortikaĵojn. Sub lia regado la arto kaj literaturo de la imperio aparte floris. Sesostris la 1-a sisteme antaŭenpuŝis la konstruojn de ĉiuj gravaj temploj de la landoj kaj anstataŭigis etajn, ofte el argilaj brikoj starigitajn, konstruaĵojn el pli grandaj kaj imponaj el ŝtono.
Linio 20:
Ankaŭ la sekva faraono, [[Amenemhet la 3-a]], forte regis la landon. Pri lia posteulo ''Amenemhet la 4-a'' kaj reĝino ''Nofrusobek'' ne ekzistas multaj informoj.
 
La finon de la Meza Imperio karakterizis kvereloj pri la faraona trono, dispartigoj de la imperio kaj la enmarŝo de la ''Heka Ĥasut'' ([[greke]] Ύκουσσώς, (Hikussos), latinigite Hyksos), grupoj de semidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj [[-1719|1719]] kaj [[-1692|1692]] antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj [[ĉevalo]]j, batalĉaroj kaj pafarkoj.
 
----