Jozefo Bem: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: de, ro
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 komunejoj
Linio 1:
[[Dosiero:Jozef Bem.jpg|thumb]]
'''Jozefo BEM''' (pole ''Józef Bem'' aŭ '''Józef Zachariasz Bem''', hungare ''BEM József'', [[Jozefo Bem]], ([[Tarnów]], [[Pollando]], [[14-a de marto]] [[1794]] - [[Aleppo]], [[Sirio]], [[10-a de decembro]] [[1850]]): pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum la hungara revolucio kaj liberecbatalo en 1848-49. Li estis lernanto en la Krakova artileria lernejo en 1809, en 1810 subleŭtenanto. En 1811 ĉefleŭtenanto ĉe la rajda artilerio. Li partoprenis en la militiro de Napoleono en 1812 kontraŭ Rusio ĉirkaŭ [[Gdansk]]; en 1813 li estis instruisto en la varsovia vintra artileria lernejo. Oni arestis lin en 1822 kiel partoprenanton en la Lukasinski-komploto kaj juĝis je unujara prizono, sed oni ŝanĝis tion al punservo. Li eksoficiriĝis en 1826 kaj okupiĝis pri teknikaj studaĵoj kaj poste aliĝis al pola liberecbatalo de 1830-31. Li famiĝis en la batalo de Ostrolenka (26-a de majo 1831) kiel elstara komandanto de la artilerio. Post subpremo de la liberecbatalo, li emigris kaj travojaĝis la okcidentajn landojn, skribis libron pri la pola liberecbatalo, por kies sukcesi li taksis decida la agrarproblemojn. Li aliĝis printempe de 1848 al la revolucia movado en [[Galicio]] kaj li oferis siajn servojn por la revolucia Vieno (14-a de oktobro 1848). Li ordonis kiel komandanto la gvardion de la urbo kaj pot falo de Vieno li fuĝis kaŝvestite tra la malamikaj linioj al Bratislavo kaj aliĝis al la hungara revolucio. [[KOSSUTH Lajos]] nomumis lin (1-an de decembro) ĉefkomandanto de la [[transilvanio|transilvania]] armeo. Li reorganizis la disfalantaj fortojn kaj dum tri monatoj forpelis el Transilvanio la armeon de la Imperiestro. La hungara parlamento nomumis lin general-leŭtenanto la 23-an de marto en 1849. Maje li fopelis la malamikojn el la [[Banato]]. Post tio li estis malvenkita la 31-an de julio ĉe [[Segesvár]] far 70.000-ana cara (rusa) invada forto kaj la 9-an de aŭgusto ĉe [[Temesvár]] far aŭstra armeo. Post la armilfaligo ĉe [[Világos]] li emigris kaj enpaŝis la turkan armeon, esperante pri pliaj bataloj kontraŭ la cara despotismo. Li estis ĝis sia morto armea komandanto de [[Sirio]] sub la nomo paŝao Murad Tevfik.
 
Liaj venkoj, reputacio baziĝis sur lia elstara milita talento, kapablo, demokratia politika konduto. Li aktive agadis en [[Transilvanio]] por la interetna paco kaj la unuigo de la hungaraj kaj rumanaj demokratiaj fortoj. Li havis korbonan rilaton kun lia adjutanto, [[PETŐFI Sándor]], kies kapablon kaj revolucian penson li alte taksis.
Linio 10:
*Gyalókay Jenő: Az erdélyi hadjárat 1849 nyarán (Bp., 1938)
*Kovács Endre: B. J. (Bp., 1954)
*Petőfi Sándor: Az erdélyi hadsereg; Négy nap dörgött az ágyú;
*Illyés Gyula: Két férfi (r., Bp., 1950);
 
Linio 17:
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1794|Bem Jozefo]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1850|Bem Jozefo]]
{{Commons|Józef Bem}}
<br clear=all>
 
 
[[de:Josef Bem]]