Universo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
 
* Laŭ mito de '''sameoj''', universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara '''Jubmel''' volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora '''Perkel''' kontraŭstaris al lia volo. Pro tio la universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberigis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis.
 
* Laŭ la [[Biblio]] ([[Genezo]] 1) [[Dio]] kreis la mondon (escepte de homoj) en ses tagoj, kaj inter [[judismo|judoj]] kaj [[kristanismo|kristanoj]] ekzistas iuj, kiuj kredas tion laŭlitere. Aliflanke papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] en 1981 deklaris, ke la teorio pri Praeksplodo kongruas kun la kristana fido; ke la Praeksplodo estis la momento de la kreado de la Universo fare de Dio. Jam en 1951 la katolika eklezio deklaris, ke la modelo de ekspansianta universo kongruas kun la kristana fido, ĉar ĝi havis komencon; kontraŭe, statika universo (Aristotelo) eterne ekzistinta kontraŭas kristanismon.
 
== Sciencoj esplorantaj universon: ==