Baŝkira lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Konsonanta harmonio: formata ŝanĝeto
Linio 376:
=== Kelkaj faktoj pri la baŝkira sonharmonio ===
* La hungara lingvisto Balassa József rimarkis ke la vokalharmonio en la baŝkira kaj hungara lingvoj havas interesan trajton: ekzistas multaj t.n. "harmonie paralelaj" vortoj, t.e. diversantaj nur je antaŭeco de iliaj vokaloj. La vorto kun la antaŭa vokalo signifas pli proksiman aŭ pli etan objekton. Ekzemploj: ''ҡолоҡай'' (ĉevalido) — ''көлөкәй'' (ĉevalideto), ''саҡ ҡына'' (malmulte) — ''сәк кенә'' (tre malmulte), ''әнә'' (jen) — ''ана'' (jen, pri io granda), ''тыҡылдау'' (frapeca sono de la trajnoradoj) — ''текелдәү'' (frapeca sono de horloĝo)
* Laŭ la normoj de la baŝkira lingvo la literoj ''Ҡ'' kaj ''Ғ'' povas esti uzataj nur en la vortoj kun malantaŭaj vokaloj kaj la literoj ''К'' kaj ''Г'' nur uzeblas en la vortoj kun antaŭaj vokaloj.
* Kvankam al la "novaj" rusaj pruntvortoj (t.e. la vortoj pruntitaj el la rusa lingvo en la 20-a jarcento) ne aplikeblas la reguloj de vokalharmonio, la pli malnovaj rusaj pruntvortoj konformiĝis al tiuj reguloj, do ilia fonetika strukturo iom ŝanĝiĝis. Ekzemple el la rusa vorto ''бочка'' fariĝis ''мискә'', el ''колесо'' — ''ҡуласа'', el ''тарелка'' — ''тәрилкә'', ktp.
 
== Vidu ankaŭ ==