Unua Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
[[Dosiero:Nomes of Ancient Egypt.png|eta|maldekstra|<center>La distriktoj (greke Νομός, nomós) de [[Antikva Egiptio]]. La regno de ''Intef la 2-a'' inkluzivis la unuan ĝis dekduan distriktojn de [[Supra Egiptio]]]]
La falo de la [[Malnova Imperio de Egiptio]] estas ofte priskribita kiel periodo de ĥaoso kaj malordo en la literaturo en la Unua Meza Periodo kaj en la literaturo de pli postaj eraoj. Multnombras la kaŭzoj kiuj provokis la falon de la [[Malnova Imperio de Egiptio]], sed iuj estas nur hipotezaj. Unu kialo ofte citata estas la ekstreme longa reĝado de [[Pepi la 2-a]], la lasta granda [[faraono]] de la [[Sesa Dinastio de Egiptio|6-a dinastio]]. Li regis de infana ĝis maljuna aĝo (li iĝis almenaŭ naŭdekjara), viante pli longe ol multaj el liaj eblaj heredantoj kaj sekve, kreiĝis problemoj pri lia sukcedo en la reĝa domo. Tiel, la reĝimo de la Malnova Imperio malintegriĝis meze de tiu-ĉi ĥaoso. Alia grava problemo estis la kresko de potenco de la imperiaj distriktestroj. Fine de la Malnova Imperio la pozicioj de la distriktestroj fariĝis heredaj, do unuopaj familioj tenis la potencon en siaj respektivaj distriktoj. Kiam tiuj regionaj estroj iĝis ĉiam pli potencaj kaj influaj, ili fariĝis pli sendependaj de la reĝo. Ili starigis tombojn en siaj propraj teritorioj kaj ofte vivtenis armeojn. La kresko de tiuj multnombraj distriktestroj neeviteble kreis konfliktojn inter apudaj distriktoj, kiuj ofte rezultigis intensajn rivalecojn kaj militadojn inter ili. Tria kialo por la malfondo de centraligita reĝlando estis la malaltaj niveloj de la inundoj de la rivero [[Nilo]], necesaj por fekundigo de la agrikulturaj areoj, kaj ĝenerale seka klimato, kiuj kune kaŭzis malsufiĉajn rikoltojn kaj provokis krizojn de [[malsato]] en antikva Egiptio.
 
== La 7-a kaj 8-dinastioj en [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]] ==
La sepa kaj oka dinastioj ofte preterrigardatas ĉar tre malmulto estas sciata pri la regantoj de ĉi tiuj du periodoj. ''Manetono'', historiisto kaj pastro de la ptolemea erao, priskribas 70 reĝojn, kiuj regis dum 70 tagoj. <ref Name="Sir Alan Gardiner 1961">Sir Alan Gardiner, ''Egypt of the Pharaohs'' (angle: Egiptio de la faraonoj, Oksfordo: Oxford University Press, 1961), paĝo 107. </ref> Tio plej probable estas troigo por priskribi la malorganiziĝon de la reĝado dum ĉi tiu periodo. La sepa dinastio plej verŝajna estis [[oligarkio]] bazita en [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]] kiu provis teni kontrolon de la lando. La regantoj de la oka dinastio, kiuj asertis esti la posteuloj de la reĝoj el la sesa dinastio, ankaŭ regis de [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]]. <ref> James Henry Breasted, ''A History of the Ancient Egyptians'' (angle: Historio de la antikvaj Egiptoj, Nov-Jorko: eldonejo filoj de Charles Scribner, 1923), paĝoj 133-134. </ref> Oni malmulte scias pri tiuj du dinastioj ĉar tre malmultaj tekstaj aŭ arkitekturaj spuroj postvivis por priskribi la periodon. Tamen, malmultaj artaĵoj estis trovitaj, inter ili skarabeoj kiuj estis atribuita al la reĝo ''Neferkara la 1-a'' de la sepa dinastio, aŭ cilindro el verda [[jaspiso]] de [[Sirio|Siria]] influo el la oka dinastio. Ankaŭ, piramido supozeble estis konstruita ordone de la reĝo ''Kakare Ibi'' de la oka dinastio en ''Sakara''.
 
== Potenciĝo de la Reĝoj de Herakleopolis ==
Post la obskura reĝado de la sepa kaj oka dinastioj, grupo de regantoj leviĝis el [[Herakleopolis]] en Malsupra Egiptio, regireĝi dum proksimume 594 jaroj. Tiuj reĝoj konsistigas la naŭan kaj dekan dinastiojn, ĉiu kun dek naŭ listigita regantoj. Ili supozeble estis posteuloj de [[Libio|libiaj]] invadintoj kiuj venis al Egiptio de la okcidento tra la regiono [[Fajumo]]. La reĝoj de Herakleopolis iom-post-iom premis de la malfortaj regantoj de Memfiso la potencon por krei la naŭan dinastion.
 
La fondinto de la naŭa dinastio, ''Ŭaĥare Ĥeti la 1-a'', estas ofte priskribita kiel malbona kaj perforta reganto, plej notinde en la verkaĵoj de la ptolemea historiisto Manetono. Ankaŭ konata kiel ''Aĥtoes'' aŭ ''Aĥtoj'', Ĥeti la 1-a estis priskribita kiel reĝo, kiu kaŭzis multan malbonon al la loĝantoj de Egiptio, estis kaptita per frenezeco kaj fine murdita de [[Nilo|nila]] [[krokodilo]]. Tio povus simple esti mito, sed ĉiukaze li estas listigita kiel reĝo en la ''Faraonolisto de Torino'', do estis historia personaĵo. Lin sekvis Ĥeti la 2-a, ankaŭ konata kiel ''Merjibre''. Lia reĝado estis esence paca, kvankam estis iuj ribeloj kontraŭ li en la Nildelto. Estis lia posteulo, Ĥeti la 3-a'', kiu trankviligis tiujn ribelojn, kvankam la potenco kaj influo de tiuj reĝoj de la naŭa dinastio estis relative bagatela kompare al tiu de la faraonoj de la Malnova Imperio.
 
Aparte grava grupo de distriktestroj leviĝis el [[Asjut]], potenca kaj riĉa provinco en la sudo de la regno de Herakleopolis. Tiuj soldato-princoj havis proksiman rilaton kun la reĝoj de Herakleopolis, kiel pruvas la aldonaĵoj en iliaj tomboj. La tombaj aldonaĵoj priskribas, ke la regantoj de Asjut fosigis kanalojn, reduktis la lokajn impostojn, havis riĉajn rikoltojn, sukcese bredigis bovojn, kaj subtenis signifajn armeon kaj militŝiparon. La [[provinco Asjut]] funkciis kiel bufroŝtato inter la nordaj kaj sudaj estroj kaj la provinco devis porti la pezon de la atakoj de la tebaj reĝoj.
 
== Potenciĝo de la tebaj reĝoj ==
Supozeble samtempe kun la vondo de la regno de Herakleopolis okazis invado de Supra Egiptio, kiu establigis la linion de reĝoj de [[Teboj (Egiptio)|Teboj]], konstituante la dekunuan kaj dekduan dinastiojn. Ĉi tiu linio de reĝoj kredis esti posteuloj de ''Intef'' aŭ ''Injotef'', la distrikta reganto de Teboj ofte nomata la "gardisto de la Pordo de la Sudo". Li havas la meriton traorganizigi Supran Egiption al sendependa regno en la sudo, kvankam li mem ne prenis la titolon de reĝo. Tamen, liaj posteuloj en la dekunua kaj dekdua dinastioj poste fari tion por li. Unu el ili, Intef La 2-a, komencis armeajn atakojn al la nordo, aparte en [[Abidos (Egiptio)| Abidos]]. La armeo de Intef la 3-a daŭrigis tiujn ĉi atakojn al la nordo kaj fine konkeris la urbon Abidos, moviĝante al Meza Egiptio kontraŭ la reĝoj de Herakleopolis. La unuaj tri reĝoj de la dekunua dinastio (ĉiuj nomis Intef) estis, sekve, ankaŭ la lastaj tri reĝoj de la Unua Meza Periodo kaj fondis linion de reĝoj, kiuj estis ĉiuj nomitaj ''Mentuhotep''. La armeo de ''Mentuhotep la 2-a'', ankaŭ konata kiel ''Nebhepetra'', fine venkis la reĝojn de Herakleopolis ĉirkaŭ la jaro 2033 antaŭ nia erao kaj unuigis la landon por daŭrigi la dekunuan dinastion, alportante Egiptio al periodo de granda riĉeco kaj prospero, konata kiel la [[Meza Imperio de Egiptio|Meza Imperio]].
 
== Notoj ==
<references/>
 
{{Portalo Egiptologio}}