Psikoanalizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
e La dosiero Freud_Sofa.JPG estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de INeverCry: In category [[commons::category:Media missing permission as of 13 October 2012|Media missing permi...
Linio 10:
En malvasta senco la psikoanalizo estas psikoterapia metodaro. Kontraste al prakike trejnaj metodaroj (kiel la [[konduta terapio]]) la psikoanalizo konsideriĝas "malkovra terapio", kiu celas videbligi al la paciento profundiĝintan komprenon pri la originaj (plej ofe nekonsciaj) kaŭzoj de sia sufero. Tamen la baza celo de la psikoanaliza terapio ne estas kompleta racia kompreno de la propra psiko, sed la ĉefa celo estas ampleksa restrukturigo de la personeco kaj aparte la emociaro en tiuj areoj, kiuj kontribuas al ĝisnuna vivteno de suferigaj simptomoj kaj personaj ecoj.
 
 
[[Dosiero:Freud Sofa.JPG|thumb|250px|<center>la terapia sofo de Freud]]
La klasika psikoanalizo okazas tra pluraj jaroj tri- ĝis kvinfoje po semajno. La analizato kuŝas sur [[sofo]] kaj laŭeble sen propra "cenzuro" eldiras ĉion, pri kio li/ŝi momente pensas kaj kio emocie movas lin/ŝin. La analizanto, kiu sidas malantaŭ la analizato, por ke tiu ne iritiĝu pro (ĝusta aŭ erara) interpreto de la mieno de la analizanto, aŭkultas kun sinteno de atento, sed sen propraj fortaj emocioj. Post la aŭskulto li komunikas al la analizato la dum la psikoanaliza procezo ekestintan interpreton („Deutung“), en la momento kiun li opinias favora por tio. Aparte la analizanto klopodas senti la tipajn emociajn stereotipojn aŭ motivojn de la analizato, kiuj speguliĝas en la interago inter analizato kaj analizanto. La psikoanaliza teorio havas la hipotezon, ke la analizato transferas emociojn, kiujn li havas al gravaj personoj de la ĝisnuna vivo (plejofte la gepatroj) al la analizanto (psikodinamika "transfero"), kaj la analizanto foje mem eksentas emociojn, kiuj ankaŭ devenas el la origina emociaro de la analizato (psikodinamika "kontraŭtransfero"). Ankaŭ la analizo de [[sonĝo]]j havas rolon en la psikoanaliza terapio.