Oleno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Oleno''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Ὤλεν'') estis [[Hiperboreoj|hiperborea]] divenisto. Kune kun [[Pagaso]] kaj [[Agieo #Agieo, la hiperboreo|Agieo]], li vojaĝis el norda [[Eŭropo]] al [[Deloso]], por plenumi la ĉiujaran oferon de sia popolo al Apolono en lia naskiĝloko. Tamen, ili haltis en [[Delfo]] kaj establis tie la kultadon al la [[olimpanoj|olimpa dio]], ĉar li ĵus venkis la [[drakajno]]n [[Pitono (mitologio)|Pitono]] kaj alpropigis al si la faman [[Orakolejo de Delfo|orakolejon]]. Ĝis tiam Delfo estis sanktejo de la patrina dio [[Geo]], kiu poste cedis ĝin al [[Temiso]] aŭ al [[Febo]]. Oleno iĝis tiam la unua kiu profetis en tiu kultejo<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''Priskribo de Grekio'', 10.5.7-8.</ref>.
 
Laŭ [[Herodoto]], Oleno ne venis el la frosta lando de la hiperboreoj, sed el [[LicioLikio]]<ref>[[Herodoto]]. ''Historioj'', 4.55.</ref>. Li estis poeto, la unua kiu uzis tiun arton por honori la gediojn pere de himnoj. Li venis al Delfo post la konstruado de la apolona sanktejo fare de la hiperboreoj, kaj iĝis sacerdoto de la dio kaj la unua el la longa listo de profetistoj kiu aŭguris tie. Inter siaj himnoj elstaris unu dediĉita al [[Argo]] kaj al [[Ojo]], kiun oni kutime kantis ĵetante cindron sur ilia tombejo<ref>[[François Noël]]. ''Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie''.</ref>.
 
== Aliaj roluloj same nomiĝintaj ==