Navigado: Malsamoj inter versioj

10 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
La suno havas la avantaĝon, ke ĝi estas pli bone videbla. Sed malavantaĝo estas, ke ĝi ne estas en fiksita loko. Ĝi moviĝas de oriento al okcidento dum la tago kaj dum la jaro ĝi ankaŭ ŝanĝas sian altecon.
 
Por simpla mezurado oni uzis la t.n. tagmezan altitudon[[latitudo]]n. Dum kelkaj minutoj antaŭ kaj post tagmezo la suno preskaŭ ne ŝanĝas sian vertikalan angulon. Tiu tagmeza angulo estas listigita por ĉiu tago en naŭtikaj tabeloj.
 
Se dum tagmezo nubo malebligas la mezuradon, oni devas mezuri je alia tempo, dum kiu la suno estas videbla. Nuntempaj naŭtikaj tabeloj ankaŭ por tio liveras datojn.
 
Ĝis nun ni nur pridiskutis la mezuradon de la geografia altitudolatitudo, do la pozicio en direkto norda - suda. Mezuri la [[longitudo]]n, pozicion en direkto orienta - okcidenta estas pli komplika. Por tio oni bezonas tre precizan horloĝon. Deviado de la horloĝo de nur unu sekundo jam produktas eraron de 460m. Dum vojaĝo de kelkaj semajnoj eraro de horloĝo povis atingi pli ol minuton, do pli ol 28km. Nur fine de la 19-a jarcento sufiĉe precizaj horloĝoj estis haveblaj. Nun malmultekostaj radioaparatoj ebligas la tre precizan gŭstigon de la surŝipa horloĝo.
 
La naŭtikaj tabeloj enhavas la bezonatajn datojn por multaj steloj kaj por ĉiu tago de la jaro. Ili estas multpaĝaj libroj. La tuta proceduro estas tre komplika.
3 832

redaktoj