Sankta Nupto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Sankta Nupto''' – en la [[greka lingvo]] ''ιερογαμία, ierogamía'', aŭ ''ιερός γάμος, ierós gámos'' – estas antikva [[religio|religia]] [[rito]], kiu havis centran signifon en la religioj de la [[bronzepoko]] en [[okcidenta Azio]] kaj [[Eŭropo]]. Fono estis la [[mitologio|mitologia]] unuiĝo de sankta paro. En la [[sumera religiosumero|sumera-]] kaj [[babilonio|babilonia religioj]] tiun ritan kuniĝon plenumis kaj vira kaj virina [[alta sacerdoto|sacerdotoj]], respektive la supera reganto de kulturo, de la dioj postenigita, kaj la supera sacerdotino. Ambaŭ altranguloj en tio reprezentis la viran kaj virinan ĉefajn diojn. Post la fino de la novbabilonia regno ne plu konatas virinaj altaj sacerdotoj.
 
Ankaŭ en la antikva [[greka mitologio]] la seksa kuniĝo inter dioj konatis kaj tie havis la nomojn ''ιερογαμία'' aŭ ''ιερός γάμος'' (vidu supre). Pli poste ankaŭ la mitologia seksa kuniĝo inter viraj (kaj pli malofte virinaj) dioj kun simplaj homoj nomatis tiel.