Miksusklo: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Envorta majusklo''' estas [[majusklo|majuskla litero]] meze de vorto, kutime en vorto kunmetita el diversaj eroj, sen ke ligostreko aŭ antaŭa spaco dividus la majusklon de la antaŭa litero respektive vortero. En pluraj naciaj lingvoj la fenomeno havas simile priskriban nomon kiom en Esperanto - en la [[angla]] oni kutime nomas la fenomenon "CamelCase", do "kamela kazo", ĉar vorto kun aldona vortomeza majusklo aspektas iom kiel kamelo kun ondiĝanta dorsa silueto de du [[ĝibo]]j.
 
En [[Esperanto]] envortaj majuskloj estas ekstreme raraj kaj ĝenerale konsideriĝas ĉiel evidindajevitindaj. Tamen ili fojfoje videblas en nomoj sen esperantigo transprenitaj el aliaj lingvoj al Esperanto - plej ofte personaj nomoj, personaj [[pseŭdonimo]]j kiel tiu de la kantistino ''[[Lady GaGa]]'', aŭ [[varmarko|varmarkaj]] nomoj kiel ekzemple la portebla [[MP3]]-ludilo ''[[iPod]]'' de la firmao ''[[Apple]]''. Tiu ekzemplo, tutekzakte, en la angla lingvo fakte devus nomiĝi ''DromedaryCase'', do "dromedara kazo", ĉar ĝi ne havas vortokomencan, sed ''nur'' envortan majuklonmajusklon, do kiel [[dromedaro]] nur havas ''unu'' ĝibon.
 
Tute kutimaj envortaj majuskloj tamen estas en mallongigaj formuloj, ekzemple en [[kemia formulo|kemiaj formuloj]] kiel ''[[Natrio|Na]][[klorido|Cl]]'' por [[natria klorido]].
216 026

redaktoj