Kaŭdilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 bildoj
Linio 1:
'''Kaŭdilo''' (el la hispana ''caudillo'' [kaŭdiljo]) estas ĉefo, estro, gvidanto kaj komandanto de militistaro aŭ, pli vastasence, gvidanto, kiel hispana lingva-socia ekvivalento de la germana ''Führer'', itala ''duce'', rumana ''conducator'', laŭ asociado de ideoj kun [[Francisco FRANCO]], kiu nomis sin ''Caudillo de España'' (kaŭdilo de [[Hispanio]]). Antaŭ Franco, la vorto "kaŭdilo" estis ligata al lokaj estroj sen [[nobelo|nobela]] deveno.
 
===Kaŭdilismo===
'''Kaŭdilismo''' (el la hispana ''caudillismo'' [kaŭdiljismo]) estas sistemo de regado surbaze de la despoteco de militaj ĉefoj, ĝenerale en la hispanlingva [[Latin-Ameriko]] en kelkaj epokoj. En tiu senco kaŭdilo estas nomo por absolutisma populisma estro, kiu gvidas ŝtaton diktatorece. Ĝenerale, ili gvidas popolan aŭ populisman movadon ĝis atingi la povon, plej ofte per [[puĉo]].
 
La ''kaŭdilo'' estas super la leĝoj, ne agnoskas kritikojn aŭ opozicion, disigas la ŝtatajn oficojn al fidelaj sekvantoj. La kaŭdilismo estas la plej primitiva formo de politika agado kaj la ŝtato administrata de tiu sistemo estas tro personeca kaj kruda. Ne estas distingo inter la personaj propraĵoj kaj la ŝtata ofico, kaj unu apogas la alian.
 
Kelkfoje la kaŭdilo havas bonajn intencojn, kiel [[Porfirio DÍAZ]] en [[Meksiko]], kaj faras bonajn aferojn al lando, sed tio tute dependas de lia personeco.
Linio 14:
 
[[Kategorio:Diktatoroj]]
[[Dosiero:JuanVicenteGómez.jpg|thumb|left|180px|<!-- _Juan_ _Vicente_ _Gómez_ (1857 &ndash; 1935) -->]]
<br clear=all>
 
 
[[en:Caudillo]]