Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
Sed plej rimarkinda estis lia trupo en alia submoskva bieno - [[Ostankino]], kiu komencis prezenti siajn spektaklojn julie [[1795]]. La palacon konstruis liaj servutuloj ''A.Mironov'' kaj ''P.Argunov'' laŭ projekto far ''Camporesi'', ''Brenna'' kaj ''Starov''. La teatro en [[Ostankino]] havis plej modernajn teknikajn instalaĵojn de tiama epoko, kiuj aparte funkcias ĝis nun.
 
Plej bela kaj talenta en la trupo estis fraŭlino [[Praskovia Kovaljova]] (surscene oni kromnomis ŝin ''Ĵemĉugova - [Perla]'', pro tiamaj kutimoj). Nikolao Ŝeremetev enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis geedziĝo kaj plue gravedeco de la novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi mortis baldaŭ post nasko. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui grandiozan almozulejon (t.n. ''Strannopriimnij'' domo) por malriĉuloj kaj mizeruloj laŭ projekto de lia amiko, [[itala]] arkitektoro ''Kvarengi (Quarenghi)'', kiu funkcias ĝis nun. Tiu-ĉi bela impresa konstruaĵo situas en cenrto de [[Moskvo]] kaj estas parto de ampleksa medicina komplekso portanta nomon de profesoro ''[[NikolaoNikolaj Sklifosovskij]]''.
 
Siajn lastajn jarojn la grafo travivis en [[Peterburgo| St.Peterburgo]], kie li mortis la [[1-an de januaro]] [[1809]]. Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev estas sepultita en la familia kripto de la tombejo en ''Aleksandro-Nevskaja Laŭro'' de [[Sankt Peterburgo]].
 
Honore al li same nomiĝas larĝa strato ''Ŝeremetevskaja'' situanta en [[Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo)|Marjina Roŝĉa]] de [[Moskvo]], kiu kunligas la centron de la urbo kun la [[Ostankino (distrikto)|Ostankino]] distrikto.
 
{{Commons|Category:House of Sheremetev}}