Kuka Markolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Cook Strait and Marlborough Sounds from Mount Kaukau.jpg|thumb|250px|right|Vido el pinto de [[Monto Kaukau]] tra la Kuka Markolo al la [[Riaro Marlborough]] en la distanco.]]
La '''Kuka Markolo''', en angla ''Cook Strait'', estas la [[markolo]] inter la [[Norda Insulo]] kaj la [[Suda Insulo]] de [[Novzelando]]. Ĝi konektas la areon de la [[Tasmana Maro]] nordokcidente kun la [[Suda Pacifika Oceano]] sudoriente, kaj fluas ĉe la ĉefurbo, [[Wellington]]. Ĝi estas 22 km larĝa je sia plej mallarĝa punkto,<ref name="McLintock">McLintock, A H, Ed. (1966) [http://www.TeAra.govt.nz/1966/C/CookStrait/en ''Cook Strait''] el An Encyclopaedia of New Zealand, ĝisdatigita 18-Sep-2007</ref> kaj estas konsiderata unu el plej danĝeraj kaj neantaŭvideblaj marareoj en la mondo.<ref>McLauchlan, Gordon (Ed.) (1987) ''New Zealand encyclopedia'', Bateman, P. 121. ISBN 978-0-908610-21-1.</ref>
 
La markolo nomiĝas tiele kiel [[James Cook]], la unua eŭropa ŝipestro kiu navigis tra ĝi, en 1770. En [[Maoria lingvo|maoria]] ĝi havas la nomon ''Raukaŭa'' aŭ ''Raukaŭa Moana''. ''Raukaŭa'' povus signifi "maldolĉaj folioj".<ref> ReedPlacenames2002, p 99.</ref>
 
==Historio==
Kiam la nederlanda esploristo [[Abel Tasman]] unua inter eŭropanoj kiuj vidis Novzelandon, nome en 1642, pensis, ke la Kuka Markolo estas ria golfeto fermata oriente. Li nomis ĝin ''Zeehaen'', laŭ la nmo de unu el siaj du ŝipoj en tiu ekspedicio. En 1769 James Cook certigis, ke temas pri [[markolo]], kiu formas navigeblan akvejon.
 
La '''Kuka Markolo''' allogis eŭropajn setlantojn komence de la 19a jarcento. Pro ties uzo kiel migrovojo de [[baleno]]j, [[Balenŝipo|balenkaptistoj]] starigis bazojn en la [[Riaro Marlborough]] kaj en la marbordo ĉe Kapiti.<ref>McNab, Robert (1913) [http://www.nzetc.org/tm/scholarly/tei-McNOldW-t1-front-d4.html ''A History of Southern New Zealand from 1830 to 1840''] Whitcombe and Tombs Limited. ASIN B000881KT4.</ref><ref>Martin, Stephen (2001) ''The Whales' Journey'': [http://books.google.co.nz/books?id=M0jN8JM0pIYC&pg=PA100&lpg=PA100&dq=%22Cook+Strait%22+fishing+history&source=web&ots=XiWh_E6Z-r&sig=PKBCTgYPTWJLbwaHfYJ_VT9vQTM&hl=en&sa=X&oi=book_result&resnum=32&ct=result#PPA98,M1 Chapter 4: The northerly migration] Allen & Unwin. ISBN 978-1-86508-232-5</ref> El finaj 1820-aj jaroj ĝis mezo de la 1960-aj jaroj la insulo Arapaŭa estis bazo por balenkaptado en la riaro. Perano Head en la orienta marbordo de la insulo estis la ĉefa balenstacio ĉe la areo. La domoj konstruitaj de la familio Perano estas nun funkciantaj kiel turistejo.<ref>[http://www.arapawahomestead.co.nz/ Perano Homestead]</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Geografio de Nov-Zelando]]
 
[[ang:Cōcnearuness]]