Tongana lingvo: Malsamoj inter versioj

4 651 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
La tongana lingvo parolata en [[Tongo]] (ISO 639-1= to) estas unu el la [[polineziaj lingvoj]], kiuj apartenas al la [[aŭstroneziaj lingvoj]]. Ĝi havas 100.000 parolantojn kaj estas [[VSO]]-lingvo.
#REDIRECT [[Tonga lingvo de Tongo]]

La lingvo de [[Tongo]] nomiĝas angle "Tonga" aŭ "Tongan" kaj france "tongan". Oni aplikas la sufikson -an en Esperanto kaj nomas ĝin la [[tongana lingvo]] por tiel distingi ĝin de la [[tongaa lingvo]] kun ĉirkaŭ 200.000 parolantoj en [[Malavio]].

== Situo ene de la polineziaj lingvoj ==

Inter la polineziaj lingvoj, la tongana aparte atentindas. Tongo situas en melanezia-polinezia lim-areo. Tial ĝi iom diferas de la aliaj polineziaj lingvoj kaj alproksimiĝas la [[fiĝia lingvo|fiĝian]], precipe sone kaj [[sintakso|sintakse]].

Ankaŭ pro alia kialo gravas la tongana por la evolu-historio de polinezio. La tonganoj multe koloniigis la ĉirkaŭajn insulojn, kio klarigas la similecegon de la lingvoj de [[Tongo]] kaj [[Valiso kaj Futuno|Uveo (Valiso)]].

La tongana apartenas al la plej malnova evolu-tavolo de la polinezia. Apartena eco de la tongana estas la antaŭmetado de ''[[h]]'' en kelkaj vortoj, al kiuj mankas la analogiaj ''[[s]]'' aŭ ''h''. Jen ekzemploj:

* supren
** tonga: ''hake''
** uvea: ''ake''
** futuna: ''ake'', ''sake''
* malsupren
** tonga: ''hifo''
** uvea: ''ifo''
** niua: ''hifo''
* naŭ
** tonga: ''hiva''
** uvea: ''hiva''
** futuna: ''iva''
* kiom
** tonga: ''fiha''
** niua: ''fiha''
** futuna: ''fia''
* maro
** tonga: ''tahi''
** uvea: ''tai''
** niua: ''tahi''
* dormi
** tonga: ''mohe''
** uvea: ''moe''
** niua: ''mohe''
** futuna: ''moe''

La niua havas - kiel la tonga - la determinigan artikolon ''he'', dum al la uvea, kiu vortare preskaŭ tute kongruas kun la tonga, mankas kaj ĉi-''h'' kaj analogio por iu praa indonezia ''h''. La uvea artikolo estas ''te''. La samaj veras por la niua.

== Lingvo-evoluo ==

Post la eltrovo en la jaro [[1616]] far la [[nederlandoj|nederlandano]] ''Jakob le Maire'', Tonga povis resti sendependa ĝis nun; nur inter [[1900]] kaj [[1970]] ĝi estis [[britio|brita]] [[protektorato]]. Hodiaŭ Tongo regatas de [[konstitucia monarĥio]] simila al la brita.

Dum tiu tuta tempo la tonga [[kulturo]] povis teni sian identecon; la moderna lingvo kvankam fremd-influiĝis, ekzemple de la [[angla lingvo|angla]].

Ĉi-tio videblas ĉe [[mito|mita]] teksto skribinta nelonge antaŭ:

''Koe taimi nae ogomai ae fefine.''

Tiutempe oni aŭdis pri ino. (''taimi'' < angla ''time'' = "tempo")

Kompare kun pli malnovaj tekstoj ne nur ŝanĝiĝis iuj vortoj, sed la tonga alsimiliĝis al la angla lingvo ankaŭ laŭ aliaj aspektoj, ekzemple la [[ortografio]]. Vidu la jenaj ekzemploj:

''La ido de kiu estas tiu knabino?''

malnova: ''coe tama ahái he fafine cóia?''

nova: ''koe tama ´ahai fafine kóia?''

''Estas la ido de Matapule Fotu.''

malnova: ''coe tana he mataboole co Fotoo''

nova: ''koe tana ´ae matapule ko Fotu''

''Ni iru al liku...''

malnova+nova: ''two alu fononga gi Licoo''

''...por vidi sunsubiron.''

malnova: ''ger mamata he hifo he láa''

nova: ''ae hilfo pe laa''

''Ni aŭskultu la ĉirpadon de la birdoj...''

malnova: ''two fonogo gi he maboo he manoo''

nova: ''kihe mapu ´ae manu''

''... kaj la lamentadon de la [[kolombo]]j.''

malnova: ''me he tangi he loobe''

nova: ''moe tagi `ae lupe''

La esperanta vorto "[[tabuo]]" venas el la tonga lingvo.

[[Kategorio: Orient-malajopolinezia lingvaro]]
[[Kategorio: Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio: Lingvoj de Tongo]]

[[ar:التونجية]]
[[az:Tonqa dili]]
[[bg:Тонгански език]]
[[br:Tongaeg]]
[[ca:Tongalès]]
[[ckb:زمانی تۆنگایی]]
[[cs:Tongánština]]
[[de:Tongaische Sprache]]
[[en:Tongan language]]
[[es:Idioma tongano]]
[[et:Tonga keel]]
[[eu:Tongera]]
[[fa:زبان تونگایی]]
[[fi:Tongan kieli]]
[[fr:Tonguien]]
[[hr:Tonganski jezik]]
[[ia:Lingua tongan]]
[[id:Bahasa Tonga]]
[[it:Lingua tongana]]
[[ja:トンガ語]]
[[jv:Basa Tonga]]
[[ko:통가어]]
[[kv:Тонга кыв]]
[[lij:Lengua tongàn]]
[[lt:Tongos kalba]]
[[mk:Тонгански јазик]]
[[mn:Тонга хэл]]
[[ms:Bahasa Tonga]]
[[nl:Tongaans]]
[[nn:Tongansk]]
[[no:Tongansk]]
[[pl:Język tonga (polinezyjski)]]
[[pms:Lenga Tongan]]
[[pnb:ٹونگا بولی]]
[[pt:Língua tonganesa]]
[[qu:Tonga simi]]
[[ru:Тонганский язык]]
[[sh:Tonganski jezik]]
[[sk:Tongčina (Tonga)]]
[[sm:Gagana fa'a Tonga]]
[[sv:Tonganska]]
[[ta:தோங்க மொழி]]
[[th:ภาษาตองกา]]
[[to:Lea fakatonga]]
[[ug:تونگاچە]]
[[uk:Тонганська мова]]
[[vi:Tiếng Tonga]]
[[wa:Tongyin]]
[[zh:湯加語]]
12 547

redaktoj