Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto avertis pri manko de fontoj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
{{Informkesto homoj
|Nomo = Paul Gerhardt
Linio 19 ⟶ 20:
== Knabo en Gräfenhainichen ==

Paul Gerhardt estis la dua el kvar infanoj. Li firme radikiĝis kaj en hejma grundo kaj en religia klero. Lia patro, Christian Gerhardt, estis gastejestro, memstara ĝarden-agronomo kaj portempe ankaŭ urbestro en [[Gräfenhainichen]]. La patrino, Dorothea Starcke, estis filino de la [[superintendanto]] Caspar Starcke el [[Eilenburg]]. La geedziĝo okazis la 12-an de majo 1605 en la Nikolai-preĝejo de Eilenburg. Poste ili loĝis en Gräfenhainichen, kie naskiĝis en 1605 Christian, la 12-an de marto 1607 Paul, en 1612 Anna kaj en 1619 Agnes. En la sama jaro, Paul havas 12 jarojn, mortis la patro, du jarojn poste, 1621, la patrino.

La urbeto Gräfenhainichen, kies nomo tiam estis Henichen, havis ĉirkaŭ mil enloĝantojn. Ĝi situas 23 kilometrojn sudokcidente de [[Wittenberg]], la urbo de Luther, en la direkto al [[Halle]]. Ĝi estis protektita de mezepoka urbomuro kun du portaloj. Ene estis loĝ-domoj, grenejoj, staloj kaj ĝardenoj, ekstere ŝafejoj kaj mueliloj, pli foren kampoj kaj arbaroj. Ĝi apartenis al la germana elekt-princa lando [[Saksio]] (Kurfürstentum Sachsen).
Linio 29 ⟶ 30:
== Gimnaziano en Grimma ==

[[Dosiero:Grimma-Gymnasium.jpg|thumb|350px|Gimnazio de Sankta Aŭgusteno en Grimma
(gravuraĵo el la 17-a jarcento)]]
La 4-an de aprilo 1622 Paul Gerhardt estis alprenata, kontraŭ 15 guldenoj jare, en la faman elekt-princan internulejon kaj lernejon, antaŭe ĝi estis aŭgustena monaĥejo, en [[Grimma]]. Grimma situas ĉirkaŭ 25 kilometrojn sud-oriente de Lipcigo ([[Leipzig]]), borde la rivereto Mulde. La lernejo estis forĝejo por la estontaj pastroj kaj oficistoj, por eduki ilin „al la honoro de Dio kaj en obeo, por ke ne estu manko je servantoj de Dio kaj eruditaj viroj en nia lando“.

Linio 102 ⟶ 103:
Honore al li en 1930 la Nikolai-preĝejo de Lübben ricevis la nomon Paul-Gerhardt-preĝejo. En ĝi estas memor-pentraĵo, farita ĉirkaŭ 1700 de ne konata verkinto. Ĝi portas latinan epigrafon de [[Gottlieb Wernsdorf]] la pli aĝa:

:Kvazaŭ ĝi vivus, vi tie ĉi vidas la valoran portreton de Paul Gerhardt.
Li estis tute plenigita de fido, karitato kaj espero.
Per sonoj forto-plenaj kiel harpo-sonoj de Asaf'
li levis la laŭdon de Kristo per ĉielecaj kantoj.
Ho vi, kristano, kantu ofte liajn kantojn en sankta ĝojo;
tiele per ili la Spirito de Dio penetros en vian koron.

== En Esperanto aperis ==
* ''Befiehl du deine Wege (1653)'' – Transdonu vian vojon
tradukita de [[H. A. de Hoog]], 1954 en KELI-Kantaro «De Pietersberg» 13, 2001 en ADORU 744
* ''Die güldne Sonne (Morgensegen, 1656)'' – La suno ora (Matena beno)
tradukita de [[Helmut Rössler]], 1985 en Germana Antologio 279
* ''Du meine Seele, singe (1653)'' – Animo, levu kanton
tradukita de [[Adolf Burkhardt]] antaŭ 1975, 1985 en Germana Antologio 283, 2001 en ADORU 460
* ''Ein Lämmlein geht und trägt die Schuld (1648)'' – Ŝafidon tie vidas mi
tradukita de [[Hans Amund Rosbach]], 1971 en Adoru Kantante 62, 2001 en ADORU 289
* ''Fröhlich soll mein Herze springen (1653)'' – Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj
tradukita de [[Hans Amund Rosbach]], 1971 en Adoru Kantante 38, 2001 en ADORU 219
* ''Geh aus, mein Herz, und suche Freud (1653)'' – Belegas nun somer-sezon'
tradukita de [[Åke Ahlrén]], 1962 en Aldono al Evangelia Kantaro 2, 2001 en ADORU 612
* ''Herr Lindholtz legt sich hin (Auf den Tod des Herrn Christian Lindholtz, 1659)'' – Lindholtz faras nun en Dia nomo dormon (Je la morto de sinjoro Christian Lindholtz)
tradukita de [[Helmut Rössler]], 1985 en Germana Antologio 284
* ''Ich singe Dir mit Herz und Mund (1653)'' – Kantadas mia buŝ' al Vi
tradukita de [[Richard Hoppe]] (1965 en Evangelia Kantaro Eklezia) kaj [[Adolf Burkhardt]], 1971 en Adoru Kantante 11, 2001 en ADORU 491
* ''Ist Gott für mich, so trete (1653)'' – Se Dio staras por mi
tradukita de [[Adolf Burkhardt]] 1982, 2001 en ADORU 806
* ''Kommt und lasst uns Christum ehren (1666)'' – Venu, levu vian kanton
tradukita, parte laŭ la nederlanda, de [[H. A. de Hoog]], 1971 en Adoru Kantante 36, 2001 en ADORU 253
* ''Lobet den Herren alle, die ihn ehren (1653)'' – Laŭdu la Estron ĉiuj adorantoj
tradukita de [[Paul Christaller]] kaj [[W. J. Downes]], 1971 en Adoru Kantante 224, 2001 en ADORU 116
* ''Nun ruhen alle Wälder (Abendlied, 1648)'' – Ripozas nun arbaroj (Vespera kanto)
tradukita de [[Helmut Rössler]], 1985 en Germana Antologio 284, 2001 en ADORU 155 kun alia 8-a strofo de Adolf Burkhardt 1987
* ''O Haupt voll Blut und Wunden (1653)'' – Ho sankta kap', kronita
laŭ la angla tradukita de [[M. C. Butler]], 1966 en Himnaro Esperanta 56, 2001 en ADORU 288
* ''O Jesu Christ, mein schönstes Licht (1653)'' – Jesuo, lumo de l' anim'
tradukita de [[Hans Amund Rosbach]], 1966 en Cent Himnoj 34, 2001 en ADORU 514
* ''O Welt, sieh hier dein Leben (1648)'' – Sur kruco Vi suferis
laŭ la nederlanda tradukita de [[H. A. de Hoog]], 1971 en Adoru Kantante 59, 2001 en ADORU 300
* ''Wach auf, mein Herz, und singe (1648)'' – Vekiĝu, kor', kun kanto
tradukita de [[Manfred Retzlaff]] 1983, 2001 en ADORU 115
::Rimarko: La jar-indikoj de la originaloj estas el la germanlingva kompleta listo de la verkaro de Paul Gerhardt [http://www.gesangbuch.org/hymns/gerhardt.html]