Agordo (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto avertis pri manko de fontoj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
{{Portalo Muziko}}
[[dosieroDosiero:Stimmgabel.jpg|thumb|115px|diapazono]]
La termino '''agordo''' aŭ '''agordita''' estas uzata en la [[muziko]] diverssignife, kiel en jenaj ekzemplaj frazoj:
* „La agordo de la [[muzika instrumento]] estas 442 [[Herco]]j.“ – Tio ĉi celas la absolutan [[tonalto]]n de la [[ĉambrotono]].
* „La instrumento estas agordita en B.“ – Tio ĉi povas kaj indiki la [[toniko|tonikan]] gamon de instrumento kaj ankaŭ tion, ĉu por ĉi tiu instrumento kutimas transpona notacio.
* „La agordo de la instrumento estas egalŝtupe temperita “ – Jen temas pri la ekzaktaj relativaj tonaltopaŝoj ene de [[tonsistemo]].
 
Ĉi-sekve estas klarigitaj la diversaj signifoj.
Linio 16 ⟶ 17:
 
=== Transponita notacio ===
Foje per '''agordo''' de instrumento oni indikas la tonon, kiu sonas je uzado de notoj, skribitaj speciale por ĉi tiu instrumento, anstataŭ de notita C (vd. [[Transpona muzikinstrumento]]). Ĉi tiu estas je kelkaj instrumentoj, ekz. [[trumpeto]], samtempe la toniko (vd. supre), je aliaj tamen ne; ekz. ĉe [[klarneto]] „agordita en B b“ la tonika gamo estas F-maĵoro. Do „C-agordo“ povas analoge signifi, ke por la respektiva instrumento kutimas notoj en reala tonalto, kaj ne nepre, ke C-maĵoro estas la tonika gamo de la instrumento.
 
== Frekvencrilatoj en la tonsistemo ==
Linio 24 ⟶ 25:
=== Superrigardo ===
Ekzistas multnombro da sistemoj, agordi la tonojn de la tonsistemo. La plej gravaj agordosistemoj estas:
* [[pura agordo]] aŭ ''naturharmonia agordo'' (perfektaj entjeraj frekvencrilatoj en la toniko)
* [[pitagora agordo]] (ĉiuj kvintoj krom [[lupokvinto]] estas puraj)
* [[meztona agordo]] (La bazaj tonaloj E bemola-, B-, F-, C-, G-, D-, A-, E-maĵoro enhavas purajn tercioj)
** [[Silbermann-Sorge-temperado]]
* [[bontemperata agordo]] (ĉiuj tonaloj estas akcepteble ludeblaj je diferencaj duontono-rilatoj)
** [[Werckmeister-agordoj]]
** [[Kirnberger-agordo]]
** [[Vallotti-agordo]]
* [[Egalŝtupa agordo]] (ĉiuj duontonoj havas la saman ne-entjeran frekvencrilaton)
 
La agordoj difinas nur la frekvencrilatojn de la unuopaj [[tono]]j unu kun la aliaj, sed ne la absolutan tonalton resp. [[frekvenco]]n mem. La absolutan tonalton fiksas la indiko pri la frekvenco de la komencotono aŭ de la tono a<sup>1</sup>(vd. supre).
Linio 41 ⟶ 42:
==== Antikveco ====
 
La unua teroria priskribo de agordosistemo devenas de [[Pitagoro]]. Pitagoro estis [[filozofo]], [[matematikisto]] kaj [[religio]]fondinto de la [[Antikva epoko|antiko]], enmigrinta en sudan Italion. Li opiniis, ke la tuta [[universo]] (precipe la konstelacio de la ĉielaj korpoj) sekvas simplajn nombroproporciojn, kaj la muziko estas ties bildigo. Li esploris per [[unukordilo]] la [[Intervalo (muziko)|intervalojn]] inter kordopartoj kun entjeraj longoproporcioj (ekz. kordo dividita je duono sonas oktavon pli alta ol je sia tuta longeco; la ĉirilata proporcio do estas 1:2). Tiel li unuafoje priskribis la naturajn [[Intervalo (muziko)|intervalojn]] konatajn el la [[suprotono|suprotonaro]]. Pitagoro enkodukis septonan gamon surbaze de la [[pura agordo|pura]] kvinto (kun la post la oktavo plej simpla proporcio 2:3). Je tio li eltrovis la tonojn elirante de komencotono per kvintpaŝoj kaj transponis ilin en komunan oktavon. La rezulto estas la [[pitagora agordo]].
 
Ĉ. 100 jarojn post [[Pitagoro]] [[Didimo la muzikisto]] enkondukis la „naturtercion“ (5:4) en la gamon, generante tiel la [[pura agordo|puran agordon]].
 
==== Mezepoko ====
Romianoj kaj [[mezepoko|mezepoka]] [[Eŭropo]] transprenis la Pitagoran tonsistemon. Oni agordis unukordilojn, kariljonojn kaj [[orgeno]]n [[Pitagora agordo|pitagore]], utiligante ilin dum [[Gregoria ĉanto|gregoria]] muzikado. La frua plurvoĉa muziko preferis la fakte purajn intervalojn (la komplementajn intervalojn [[kvinto]] kaj [[kvarto]] samkiel [[primo]] kaj [[oktavo]]) de la [[pitagora agordo]].
 
==== Renesanco ====
Dum la renesanco okazis precipe du evoluoj gravaj por la tonsistemo:
* La progresanta [[kromatiko]] en la voĉkanta polifonio vastigis la tonprovizon definitive je dek du tonoj.
* La [[Dissonantaĵo|disonancodisonancosenso]]senso ŝanĝiĝis. La tercio, en la mezepoko ankoraŭ rigardata disonanca, fariĝis harmoniportanta en la ekestanta maĵor-minora sistemo.
La nova orientiĝo je la tercio kaj la bezono de kromata gamo sekvigis problemojn kun la kvintbazitaj pitagoraj aŭ la puraj agordoj:
* dek du kvintoj tavoligitaj unu sur la alian ne rezultigas ferman kvintocirklon. La 13-a tono estas pitagoran komon pli alta ol la elirtono.
* Kvar kvintoj tavoligitaj unu sur la alian (ekz. C — G — D — A — E) ne rezultigas [[pura agordo|purapuran]]n grandan tercion. La kvina tono estas [[Sintonika komo|sintonan komon]] pli alta ol pura granda tercio sur la elirtono.
Oni elektis laŭ la nova sonidealo la puran tercion (kun 4:5 la vicsimpla nombroproporcio post kvinto kaj kvarto) kiel nova baza intervalo kaj evoluigis la t.n. [[meztona agordo|meztonan agordon]]. Por preteriri la [[Sintonika komo|sintonikan komon]] oni enkondukis iomete plimalgrandigitajn kvintojn, de kiuj kvar tavoligitaj unu sur la alian formas puran grandan tercion. Per la sinsekvo de dek unu meztonaj kvintoj
<div align="center">Eb — Bb — F — C — G — D — A — E — B — Fis — C# — G#</div>
oni ricevis la dek du tonojn de la okcidentuma tonsistemo. Per tio oni ricevis ok grandajn terciojn purajn, kiel dezirite. (ekz. C — E per kvar meztonaj kvintoj C — G — D — A — E); kvar tercioj devis resti malpuraj (ekz. B-D#, ĉar D# estas agordita kiel Eb kaj D# pro tio ne situas kvar meztonajn kvintojn super B, sed ok meztonajn kvintojn sub B; komp. supran kvintosinsekvon).
[[ImageDosiero:600px-Quinte du loup et comma pythagoriciens EO.jpg|thumb|right|250px|lupokvinto: La 13-a tono estas pitagoran komon pli alta ol la elirtono]]
Tamen ankaŭ la [[meztona agordo]] ne solvis ĉiujn problemojn:
* Ĉi tiu sistemo estigis multajn intervalojn, ne esprimeblajn per entjeraj frakcioj, kio kontraŭas la pitagoran koncepton de muziko. Ĉefaj kaŭzoj por tio esta la meztonaj kvintoj, enkondukitaj favore al tercia pureco, por kiu validas kordoproporcio de <math>1:\sqrt[4]{5}</math> , ne prezentebla kiel racionalo.
* Dek du meztonaj kvintoj tavoligitaj unu sur la alian rezultigas tonon, plimalgranda je la t.n. [[dieso|eta dieso]] ol la elirtono (komp. problemoj de la [[Pitagora agordo]]).
* La kvinto Ab— Eb resp. G# — D# estas malgrandan dieson tro alta, ĉar Ab resp. G# ne estas agordata kiel meztona kvinto sub Eb, sed situas dek unu meztonajn kvintojn super Eb (komp. supran kvintosinsekvon). Ĉi tiu t.n. [[lupokvinto]] sonas malpurege. En meztona agordo tonaloj entenantaj ĉi tiun kvinton (ekz. Eb-maĵoro aŭ C#-maĵoro), ekstreme disonancaj kaj estas nur uzeblaj por atingi certajn [[afekcio]]jn.
 
Tamen venkis la meztona agordo. Modulanta evoluo, kiu poste kutimis, en la renesanco estis nur maloftege uzata. Pro tio komence sufiĉis la belsonaj tonaloj. Por fari ludeblaj pluajn tonalojn en la meztona agordo, oni konstruis klavarinstrumentojn kun ekz. 31 klavoj en la oktavo, kiuj tamen ne povis venki.
Linio 72 ⟶ 73:
 
Principe oni povas diferenci (ĉe Werckmeister kaj aliaj) du konceptojn:
* Kelkaj sistemoj strebis al tio, sonigi la tonalojn kun malmultaj antaŭsignoj kiel eble plej klaraj, sed ankaŭ fari ludeblaj tiujn kun multaj antaŭsignoj, kvankam kun pli malklara sono. (Ekzemplo: La Werckmeister II-temperado.)
* Aliaj sistemoj provis fari ĉiujn tonalojn kiel eble plej ludeblaj. (Ekzemplo: La Werckmeister III-temperado). Ĉi tiu koncepto sekvigis fine de la evoluo al la nuntempe uzata [[egalŝtupa agordo]]. Je ĉi tiu koncepto oni devis akcepti – male al la centraj tonaloj de la supre prezentita koncepto – relative malbrilan sonon de ĉiuj tonaloj.
 
==== Egalŝtupa temperado ====
Linio 81 ⟶ 82:
Ĉar tiutempe la eblecoj kvadrate radiki ankoraŭ estis limigitaj, oni ankoraŭ ne povis prikalkuli la egalŝtupan duontonon kun la proporcio <math>1:\sqrt[12]{2}</math> . Tamen oni povis konstrui egalŝtupan [[prentabulo]]n, ĉar oni disponis pri geometriaj metodoj por aproksima konstruado de simplaj radikaj proporcioj. La venecia muzikisto kaj muzikteoriisto [[Gioseffo Zarlino]] jam en [[1558]] priskribis tian metodon.
 
La liutisto [[Vincenzo Galilei]], patro de [[Galileo Galilei]], tamen ne rezignis la simplajn entjerajn proporciojn. Li plimallongigis la kordon pro bindaĵo je <sup>17</sup>/<sub>18</sub> de la longeco. Laŭteorie li ja ne alvenis kun la dekdua duontono ce la oktavon, fakte la rezulto tamen estis sufiĉe kontentiga, ĉar la dikeco de la bindaĵo kaj la fingropremo iomete plialtigas la tonon. La kordolongecon oni povis korekti minimume ankaŭ post la konstruado de prentabulo per alipoziciigo de la ponteto, tiel ke la rezulto pliboniĝis. Matematikistoj kaj muzikteoriistoj klopodis dum la sekvaj 200 jaroj eltrovi per diferencaj metodoj pli ekzaktaj nombrovalorojn por la egalŝtupa temperado. En la [[19-a jarcento]] la egalŝtupa temperado ĝenerale venkis.
 
Nuntempe denove estas diskutoj pri tio, kiel ekz. oni agordu orgenojn. Multaj historiaj orgenoj eliras de diferencaj sonkarakterizaĵoj de diferencaj tonaloj kaj akordoj, kiuj ne estas reprodukteblaj sur egalŝtupe agorditaj instrumentoj. Ĉi tio estas grava precipe por la [[historiema koncertado]].
 
=== Nombrovaloroj ===
Jena tabelo montras la [[maĵoro|maĵoramaĵoran]]n [[gamo]]n de diversaj agordoj en [[Cendo (muziko)|cendoj]] (rondigitaj) an:
{| class="prettytable"
| '''nomo''' || [[primo (muziko)|primo]] || granda [[sekundo (muziko)|sekundo]] || granda [[tercio]] || [[kvarto]] || [[kvinto]] || granda [[seksto]] || granda [[septimo]] || [[oktavo]]
Linio 100 ⟶ 101:
 
== Agordado de instrumentoj ==
'''Agordado''' de [[muzikinstrumento|instrumentoj]] estas la alĝustigo de la [[tonalto]]. [[Blovinstrumento]]n oni agordas kiel tutaĵo, je kordinstrumentoj ([[arĉinstrumento]]j, [[gitaro]], [[harpo]] ktp.) ĉiun kordon unuope. Je [[piano]]j kaj [[orgeno]]j pro tono eĉ pluraj kordoj resp. fajfiloj estas agordendaj. Je kelkaj instrumentoj oni agordas eĉ la "poziciojn"; al tio ekz. apartenas la alĝustigo de la bindaĵpureco je gitaroj.
 
La plej multaj instrumentoj estas agordeblaj ene de certaj konstruaj limoj, sed ekzistas ankaŭ intrumentoj, kiuj pro siaj konstrumanieroj ne aŭ nur ege elspezige estas agordeblaj. Al ĉi tiuj precipe apartenas instrumentoj de la [[perkutado]] kaj de la [[idiofono]]j, ekz. [[kariljono]]j.
 
Ĉe la agordado de instrumentoj oni povas difererenci inter tri taskoj:
* la interna agordado de instrumento (gravas ĉe klavar- kaj kordinstrumentoj)
* la interagordado de pluraj instrumentoj inter si
* la agordado de instrumento je absolutaj tonaltoj
 
La permana agordado diferencas de instrumento al intrumento. Ĉe blovinstrumentoj oni ŝanĝas la tublongecon, je kordinstrumentoj la kordostreĉon. Ĉe klavarinstrumentoj oni devas agordi ĉiun unuopan tonon. La agordado de ensemblo sekvas kutime la plej rigidan instrumenton, plejofte tio estas la klavarinstrumentoj. En [[orkestro]] la [[hobojo]] transdonas pro sia [[suprotono|suprotonoza]]za sono la „'''a’'''“ kiel [[ĉambrotono]]. Se ne disponeblas referencinstrumento, oni povas uzi [[diapazono]]n, [[agordofajfilo]]n aŭ elektronan agordilon. Elektronaj muzikiloj ne bezonas esti agordataj interne, tamen foje ili povas etgrade adaptiĝi al la agordotono de kunmuzikantoj.
 
Pro la ofteco de la agordado multaj spertaj instrumentistoj evoluigis iaspecan [[absoluta sonsento|absolutan sonsenton]] por iliaj agordotonoj (tonikoj je blovinstrumentistoj, ne prenitaj kordoj je arĉistoj).
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Suprotono]] | [[Cendo (muziko)|Cendo]] | [[Intervalo (muziko)|Intervalo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
=== Agordoj en muzikaj historio kaj praktiko ===
* [http://www.fres.ch/bd/content/music/bach.html Entwicklung wohltemperierter Stimmungen unter Berücksichtigung von J. S. Bach - mit Hörbeispielen]
* [http://www.robertschroeter.de/diplom.pdf Zur Stimmung von Tasteninstrumenten]
* [http://www.robertschroeter.de/stimmungen.html Hierzu Hörbeispiel]
* [http://members.eunet.at/tolarger/MUSIK/stimmung.htm Stimmung von Tasteninstrumenten]
* [http://www.sackpfeyffer-zu-linden.de/Musik.html Musiktheorie]
* [http://www.sengpielaudio.com/Rechner-centfrequenz.htm Intervall Umrechnung: Frequenzverhältnis nach Cent und Cent nach Frequenz (ratio)]
* [http://www.sengpielaudio.com/EBS-Intervalle-Frequenzverhaeltnis.xls Umrechnung Cent in Frequenzverhältnis Ratio und zurück - in Excel]
* [http://www.xs4all.nl/~huygensf/doc/measures.html Zusammenstellung logarithmischer Maßeinheiten zu Intervallgrößen - engl.]
* [http://www.sengpielaudio.com/Rechner-notennamen.htm Klaviatur - Frequenzen - Notennamen - Piano-Tastatur]
 
=== Matematikaj konsideroj ===
* [http://delphi.zsg-rottenburg.de/axiomensystem.html Mathematisches Axiomensystem zu Stimmungen]
 
=== Kromaj ligoj eksteren ===
* [http://www.groenewald-berlin.de/Inhaltsverzeichnis.html Listo de agordoj kun detalaj informoj (germanlingve)]
* [http://home.arcor.de/wschmidts/german/start_d.html kolekto de agordoj kun tabeloj kaj grafikaĵoj pri intervaldiferencoj (germanlingve)]
* [http://www.robertschroeter.de/stimmungen.html Agordoj (germanlingve)]
* [http://www.tonalsoft.com/enc/encyclopedia.aspx Encyclopedia of Microtonal Music Theory (anglalingve)]
 
[[Kategorio:Muzika teorio]]
[[Kategorio:Agordo (muziko)| ]]
{{Tradukitaĵo|de|Stimmung (Musik)|revizio=48965389|enmetrevizio=1939236}}
{{leginda}}
{{Portalo Muziko}}
 
[[Kategorio:Muzika teorio]]
[[Kategorio:Agordo (muziko)| ]]
 
[[ca:Afinació]]
[[cs:Ladění]]