Pío Baroja: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ja:ピオ・バローハ
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto avertis pri manko de fontoj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}}
{{Jama ADLS}}
[[Dosiero:Pío Baroja en Parque del Retiro Madrid.jpg|thumb|250px|Statuo pri Pío Baroja en Madrido]]
'''Pío BAROJA y NESSI''' (naskiĝis en [[San Sebastián]] je la {{dato|28|decembro|1872}}, mortis en [[Madrido]] je la {{dato|30|oktobro|1956}}), estis grava [[hispanio|hispana]] [[verkisto]], kiu elstaris pro siaj romanoj kaj apartenis al skolo nomita “[[generacio de 1898]]”.
 
==Vivo==
 
Pío Baroja [baROĥa] apartenis al tre konataj familioj de urbo Donostio (San Sebastián), unuflanke pro sia patra familio (Serafín Baroja Zornoza), kaj aliflanke pro sia patrina (Carmen Nessi y Goñi), ambaŭ rilataj al ĵurnalismo kaj presado. Lia patra praavo, Rafael, estis en [[Oiartzun]] presisto de la ĵurnalo La Papeleta de Oyarzun kaj de aliaj tekstoj dum la milito kontraŭ [[Napoleono]]. Lia samnoma avo, Pío Baroja, eldonis en Donostio la ĵurnalon El Liberal Guipuzcoano (1820-1823) dum la Liberala Jartrio kaj presis la Historia de la Revolución Francesa, de [[Thiers]], en dekdu volumoj, laŭ traduko de Sebastián de Miñano y Bedoya. La filoj de Rafael Baroja, Ignacio Ramón kaj Pío, daŭrigis la negocon pri presado kaj la filo de Pío, Ricardo, onklo de la romanisto, iĝis eldonisto kaj ĉiofaranto de la [[donostia]] ĵurnalo El Urumea. En la patrina prafamilio estis itala branĉo, nome Nessi.
 
Pío estis la plej juna el tri fratoj: Darío, kiu mortis juna en 1894; [[Ricardo]], kiu estis verkisto kaj grava pentristo kaj Pío, kiu forlasis la profesion de kuracisto kaj fariĝis romanisto. Multe poste naskiĝis Carmen, kiu poste estis kunulo de Pío kaj edzino de ties estonta eldonisto, [[Rafael Caro Raggio]], ŝi ankaŭ verkis fojfoje. La patro de la fratoj Baroja, Serafín, estis aktiva homo, liberala ĵurnalisto kaj mininĝeniero, kio devigis la familion al oftaj translokiĝoj. Pro tio Pío estis senradikulo en diversaj hispanaj regionoj. Krome tiu ofta translokiĝo alkutimigis lin al vojaĝemo. Kiam li estis sepjara li translokiĝis kun sia familio al [[Madrido]], sed poste ili revenis al Irunjo ([[Pamplono]]) kaj poste denove al Madrido. Baroja estis jam leginta la porjunulajn klasikulojn, nome [[Jules Verne]], Mayne Reid kaj [[Daniel Defoe]]. Li povis eviti militservon, kion li tre malŝatis. En 1891 finstudis medicinon en [[Valencio]] kaj doktoriĝis en 1894 en Madrido per tezo pri doloro.
 
Li estis malbonega studento, pli pro interesmanko ol pro nescio. Li jam estis grumblema kaj malakceptema; li ne simpatiis kun iu ajn instruisto kaj kritikis ĉion; neniu laborokupo plaĉis al li escepte de verkado. Timida kaj rezerviĝema, li neniam edziĝis. Post doktoriĝo, li translokiĝis en 1894 al Cestoa, en [[Eŭskio]], kun kuracista posteno. Sed tiun laboron li malŝatis; li kverelis kun la antaŭa kuracisto, la urbestro, la paroĥestro kaj la katolikaro de la vilaĝo, kiu admonis lin, ĉar li laboradis dimanĉe enĝardene kaj ne partoprenadis la diservon, ĉar vere li estis [[ateisto]]. Post unu jaro tie, li revenis al Donostio, preta esti io ajn escepte de kuracisto, kaj trovis okazon en Madrido, kie la frato Ricardo estris panfarejon (Viena Capellanes), ĉar onklino heredigis ilin; Ricardo volis forlasi tiun okupon kaj Pío pretis mem estri ĝin. Pri tio okazis anekdotoj. Ekzemple [[Rubén Darío]] diris pri Baroja al ĵurnalisto, ke tiu estas verkisto pankerna; je kio Baroja respondis, ke Darío estas verkisto plumema, ĉar li estas indiano. Loĝinte en Madrido Baroja ekkunlaboris en gazetoj kaj ĵurnaloj, simpatiante kun la anarkiistaro kaj maldekstrularo, sed sen aliĝi al io ajn. Same kiel lia samlandano [[Miguel de Unamuno]], li malŝatis la [[eŭska naciismo|eŭskan naciismon]], kontraŭ kiu li verkis la satiron ''Momentum catastrophicum''.
 
En 1900 li publikigis sian unuan libron, nome rakontaron Vidas sombrías (Sombraj vivoj), memoroj pri homoj kaj spertoj de kiam li estis kuracisto en Cestoa. En tiu ĉi verko aperas la kernoj de multaj liaj estontaj temoj. Tiu libro alproksimigis lin al tiamaj aŭ estontaj famaj verkistoj kiel Unamuno, [[Azorín]] aŭ [[Benito Pérez Galdós]]. Baroja decidis ŝanĝi la negocon de panfarado al literaturo. Li amikiĝis speciale kun la tiama anarkiisto [[José Martínez Ruiz]], "Azorín", kaj klopodis iamaniere aktivi en politiko, sed malsukcesis esti elektita. Kiam Azorín alproksimiĝis al konservativa partio de [[Antonio Maura]], Baroja malamikiĝis kun li.
 
Li vojaĝis tra Eŭropo (li loĝis foje en Parizo kaj ankaŭ en Londono; krom tio, li vizitis Italion, Belgion, Svision, Germanion, Norvegion, Nederlandon kaj Danion) kaj kreis imponan bibliotekon pri okultismo, sorĉarto kaj historio de la 19-a jarcento. Ĝi estis instalita en kampardomo de [[Vera de Bidasoa]], kie li somerumis kun sia familio. Li veturis kun siaj gefratoj Carmen kaj Ricardo, kaj ankaŭ de [[Ramiro de Maeztu]], Azorín kaj eĉ [[José Ortega y Gasset]] unufoje.
 
En siaj romanoj li respegulis pesimisman filozofion influitan de [[Arthur Schopenhauer]], sed kun ia solvo per agado, laŭ la ideo de [[Friedrich Nietzsche]]: tial la roluloj aventuremaj kaj vivĝuemaj abundas en lia romanaro, sed ankaŭ, en kontrasto, tiuj seniluziigitaj kaj apatiaj, kiel Andrés Hurtado de El árbol de la ciencia (La arbo de la sciado) aŭ Fernando Ossorio de Camino de perfección (Perfektiga vojo), du el liaj plej elstaraj romanoj. Li finfine identiĝis kun la liberala idearo kaj malŝatis komunismon, sed ĉiam li estis kontraŭekleziulo. En 1935 li aniĝis en la [[Akademio de la Hispana Lingvo]].
Linio 38 ⟶ 39:
'''Las ciudades''' (La urboj) kunigas ''César o nada'' (1910); ''El mundo es ansí'' (1912); ''La sensualidad pervertida: ensayos amorosos de un hombre ingenuo en una época de decadencia'' (1920).
 
'''El mar''' (La maro) vere estas tema romanaro, ĉifije de kvar -ne tri- roamnoj, ĉiuj pri maraj aventuroj, pli malpli je direkto de porjunulaj romanoj. Ĝi kunigas: ''Las inquietudes de Shanti Andía'' (1911) ''El laberinto de las sirenas'' (1923); ''Los pilotos de altura'' (1931); ''La estrella del capitán Chimista'' (1930)
 
'''Los amores tardíos''' (La malfruaj amoj): ''El gran torbellino del mundo'' (1926); ''Las veleidades de la fortuna'' (1927); ''Los amores tardíos'' (1942).
 
'''La selva oscura''' (La malhela ĝangalo): ''La familia de Errotacho'', (1932); ''El cabo de las tormentas'' (1932); ''Los visionarios'' (1932)
 
'''La juventud perdida''' (La perdita juneco): ''Las noches del Buen Retiro'' 1934; ''Locuras de carnaval'' (1937); ''El cura de Monleón'' (1936).
Linio 50 ⟶ 51:
El 1913 ĝis 1935 aperis la 22 volumoj de longa historia romano, nome ''Memorias de un hombre de acción'' (Memoroj de agema viro), bazita sur la vivo de praulo sia, la konspiristo kaj aventurema liberala kaj framasono [[Eugenio de Avinareta]], (1792–1872), tra kio li respegulas la plej gravajn eventojn de la hispana historio de la 19-a jarcento. Temas pri: ''El aprendiz de conspirador'' (1913), ''El escuadrón del "Brigante"'' (1913), ''Los caminos del mundo (1914), Con la pluma y con el sable (1915), Los recursos de la astucia'' (1915), ''La ruta del aventurero'' (1916), ''Los contrastes de la vida'' (1920), ''La veleta de Gastizar'' (1918), ''Los caudillos de 1830'' (1918),''La Isabelina'' (1919), ''El sabor de la venganza'' (1921), ''Las furias'' (1921), ''El amor, el dandysmo y la intriga'' (1922), ''Las figuras de cera'' (1924), ''La nave de los locos'' (1925), kie li defendas sin el kritikoj kontraŭ sia romanmaniero faritaj de [[José Ortega y Gasset]] en ''El Espectador''), ''Las mascaradas sangrientas'' (1927), ''Humano enigma'' (1928), ''La senda dolorosa'' (1928), ''Los confidentes audaces'' (1930), ''La venta de Mirambel'' (1931), ''Crónica escandalosa'' (1935) kaj ''Desde el principio hasta el fin'' (1935)
 
Baroja publikigis ankaŭ rakontojn kiel tiuj de ''Vidas sombrías'' (1900) kaj ''Idilios vascos'' (1902); memoraj kaj aŭtobiografiaj libroj, kiel (''Juventud, egolatría'' kaj la sep volumoj ''Desde la última vuelta del camino'', aŭ ''El escritor según él y según los críticos'', 1944; ''Familia, infancia y juventud'', 1945, ''Final de siglo XIX y principios del XX'', 1946; ''Galería de tipos de la época'', 1947; ''La intuición y el estilo'', 1948; ''Reportajes'', 1948 kaj ''Bagatelas de otoño'', 1949). Li verkis ankaŭ biografiojn, kiel ''Juan van Halen'' aŭ ''Aviraneta o la vida de un conspirador'' (1931); eseojn kiel ''El tablado de Arlequín'' (1904), ''La caverna del humorismo'' (1919), ''Momentum catastrophicum'' aŭ ''Divagaciones apasionadas'' (1924)-''Las horas solitarias'', ''Intermedios. Vitrina pintoresca'', ''Rapsodias. Pequeños ensayos'', ''El diablo a bajo precio'', ''Ciudades de Italia'', ''La obra de Pello Yarza y otras cosas'', ''Artículos periodísticos'' kaj kelkajn teatraĵojn, kiel: ''La leyenda de Jaun de Alzate'' (1922), ''Nocturnos del hermano Beltrán'', ''Todo acaba bien... a veces'', ''Arlequín, mancebo de botica'', ''Chinchín, comediante'' kaj ''El horroroso crimen de Peñaranda del Campo''.
 
==Graveco de lia verko==
Linio 62 ⟶ 63:
Foje oni riproĉis al Baroja lian malzorgemon dum verkado. Tio okazis, ĉar li malakceptis la troigon retorikan de la aŭtoroj de la antaŭa [[realismo]]; kune kun siaj samgrupanoj de la “generacio de 1898” li pledis por nova estetiko, kie estus:
 
* Mallonga frazaro.
* Malfacileco kaj esprima avareco.
* Impresionisma priskribado per elekto de signifaj trajtoj ekzemple de roluloj, kontraŭ la fotografiema priskribado de la realismo.
* Akra lingvaĵo, vortotrezoro subigante pesimisme la altecon de la realo.
* Intermiksado de esearetoj kaj poeziecaj intertekstoj.
* Rapideco rakonta.
* Konversacio vere natura kaj parolema.
* Precizeco kaj allogeco per movemo kaj vivemo.
 
==Tradukoj al Esperanto==
* '''[[La arbo de la sciado]]''' (''El arbol de la ciencia''). Tradukis esperanten [[Fernando de Diego]], tradukisto inter aliaj verkoj de Don Kiĥoto kaj la eldonisto estis [[Juan Régulo Pérez]], ankaŭ aŭtoro de enkonduka eseo. Ĝi publikiĝis en La Laguna en 1973, en kolekto Stafeto.
* '''Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj''' plus aliaj noveloj. Tradukis [[Joxemari Sarasua]]. Kuneldonis [[Eŭska Esperanto-Asocio]] kaj [[Fundación Esperanto]] en 2004, kiel 8-a volumo de la kolekto ''Hispana literaturo''.
 
==Bibliografio==
(En la hispana)
* Alarcos Llorach, E. 1973. ''Anatomía de «La lucha por la vida"''. Oviedo
* Baeza, F. (ed.). 1961. ''Baroja y su mundo'', 3 vols. Madrid.
* Caro Baroja, J. 1973. ''Los Baroja''. Madrid.
* Caro Baroja, P. 1987. ''Guía de Pío Baroja. El mundo barojiano'' Madrid.
* del Moral, C. 1974. ''La sociedad madrileña fin de siglo y Baroja''. Madrid.
* Elizalde, I. 1975. ''Personajes y temas barojianos''. Bilbao.
* González López, E. 1972. ''El arte narrativo de Pío Baroja en las trilogías''. Nueva York.
* Iglesias, C. 1963. ''El pensamiento de Pío Baroja''. México
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 90 ⟶ 91:
===En la hispana===
* [http://www.segundarepublica.com/index.php?opcion=7&id=9 Prelego en la Ateneo de San Sebastian, 15 de novembro de 1933]
* [http://www.gipuzkoa.net/kultura/km/castella/litera/gidac/baroja/sarrerac.htm tttejo pri Pío Baroja]
* [http://www.spanisharts.com/books/literature/trespro.htm La Edad de Plata: Maeztu, Azorín y Baroja]
* [http://www.gutenberg.org/browse/authors/b#a2669 Verkaro de Pío Baroja en la projekto Gutenberg]
 
===En Esperanto===
* [http://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Suzana.htm ''Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj]
 
{{elstara}}