Podkasto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ms:Podcast
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Podkasto''' (transliterumo de la anglalingva vorto 'podcast') aŭ '''postelŝuto''', estas programo eldonita per la [[Interreto]], en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence [[blogo]], kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per [[RSS]] aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn [[radio]]- kaj [[televido]]-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.
 
Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' [[programaro]] kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el [[iPod]] (muzikaparato de la firmao [[Apple]]) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ [[komputilo]] kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas [[MP3]], sed ankaŭ la pli novaj [[Ogg/Vorbis]] kaj [[AAC]]) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.