Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
==Situo kaj priskribo==
La Monda Natur-Fonduso subdividis Borneon en sep ekoregionojn : kvin areojn de malaltaĵa arbaro, la centraj borneaj montaraj pluvarbaroj kaj la altmontaraj herbejoj de Kinabalu. La malaltaĵoj estas diferencigitaj [[klimato|klimate]] (ĉar la orienta flanko de la insulo estas pli seka) aŭ apartigitaj de la grandaj riveroj, [[Kapuas (rivero)|Kapuas]] kaj Barito kiuj malhelpas [[mamuloj]]n kaj [[reptilioj]]n de facile disvastiĝi tra la tuta insulo. La malaltaĵaj ekoregionoj estas: la grandaj areoj de torfejaj marĉarbaroj, [[Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas|kerangas-arbaroj]], sensalakvaj marĉarbaroj de la sudo de la insulo, kaj [[Sunda-bretaj mangrovoj|mangrovoj ĉe la marbordo]]. La borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj priskribitaj en tiu artikolo konsistas el ĉiuj malaltaĵaj arbaroj kiuj ne klare apartenas al unu el tiuj antaŭaj kategorioj. La ekoregiono kovras proksimume 427 607 kvadratajn kilometrojn. Partoj troviĝas en ĉiuj politikaj teritorioj de la insulo: [[Kalimantano]] ([[Indonezio]]), [[Saravako]] kaj [[Sabaho]] ( [[Malajzio]]) kaj [[Brunejo]].
 
Malaltaĵa Borneo havas stabilan klimaton, kun ĉiumonata pluvokvanto super 200 mm tra la jaro kaj [[temperaturo]]intervalo de malpli ol 10° C.
 
==Ekologio==