Joachim Gießner: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
En ''Fervoja Sociala Organizo'' (Bahn-Sozialwerk) Joachim Gießner estis ĉef-komisiito pri Esperanto ekde 1953 ĝis la jaro 2000. De 1956 ĝis 2002 li estis prezidanto de [[GEFA|Germana Fervojista Esperanto-Asocio (GEFA)]] kaj de 1968 ĝis 1990 ankaŭ prezidanto de [[Internacia Fervojista Esperanto-Federacio|Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)]].
 
Li ekkonis, ke Esperanto – kiel ĉiu alia lingvo – ne nur servas al lingva interkompreniĝo, sed ke ĝi havas ankaŭ grandan kulturan valoron. Lia kontribuo por la Esperanto-kulturo estas la praktikata interpopola kompreniĝo en multaj germanaj kaj internaciaj kongresoj de fervojistoj kaj la Esperantigo de fervojaj fakaj tekstoj kaj de pli ol kvar cent kanto-tekstoj. Li prelegis pri fakojfakaj temoj kaj verkis interalie Esperanto-lernolibron por turkoj. Li disvolvis specialan metodon por la tradukado de tekstoj el ĉiuj lingvoj en Esperanton kaj li utiligis tiucele siajn kontaktojn al Esperantistoj parolantaj la koncernajn naciajn lingvojn.
 
Menciinda estas ankaŭ lia traduko de la libro „La lastaj infanoj de Odrovalo“ (Die letzten Kinder von Schewenborn) verkita de Gudrun Pausewang. La libro temas pri la tempo de [[Malvarma Milito]] kaj la danĝero de [[atommilito]], kaj ĝi estis tradukita eĉ en la ĉinan lingvon.