Faraono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iom domaĝe ke la referencoj nur citas ĉeĥlingvajn tradukojn de alilingvaj libroj, ne la originajn eldonojn... Supozeble ne ĉiuj parolantoj de Esperanto flue regas la ĉeĥan.
Linio 172:
Sed en aliaj flanko necesas diri, ke la egiptia reĝo estis per sia ekskluziva ligo al la dioj ankaŭ limigata: la ordeno [[maat]], kiu estis derivata de agado de la kreo de mondo, kreis por la socio objektivan standardon, kies plenumado estis komprenata en rekta rilato al grandeco de la dia aprobo, kiun la konkreta reganto ĝojis. La reĝo transprenis sian potencon de la dioj kaj li devis en sia traktado observi ilian volon (''"fari [[maat]]-on"''), do li povis esti perceptata kiel ilia ia instrumento, per kies perado ili mem administras Egiption. En tiu ĉi konekso pli supre menciitaj aŭtoroj aspektigas tekston de [[Demotika kroniko]] el la [[Ptolemea Egiptio|ptolemea epoko]], kiu "alskribas falon de kelkaj regantoj de Malfrua tempo de ilia malfunkciado dum kontentigado de la dioj",kaj por pli malnova periodo de "neniigado de memorigaĵoj, kiuj estis kreitaj fare de certa regantoj, kies faroj estis konsiderataj kiel ofendemaj al [[maat]]."<ref>TRIGGER B. G. et al: ''cit. verko'', p. 183</ref>
 
La reĝa potenco havis do ne nur sanktan, sed en la fina sekvo precipe pure politikan karakteron, kiun egiptoj tre bone konsciis. La pli supre menciitaj aŭtoroj emfazas, ke "rilato de homa kaj dia karakteroj de la reganto estis unu el (iliaj) ĉefaj filozofiaj problemoj".<ref>TRIGGER B. G. et al: ''cit. verko'', p. 73</ref> Precipe en tekstoj (ekzemple en kelkaj el la t.n. [[Libro de saĝaj konsiloj en la vivon|instrukcioj]] adresitaj al la regantoj) el la tempo de [[Meza Imperio de Egiptio|Meza imperio]] kaj el periodo senpere antaŭanta ĝin eblas dokumenti praktikan racionalan vidon al la registaro, liberigita grandmezure de la religia kunteksto. Aperas en ili komprenado de la reĝa oficejo kiel ia "metio" alproprumebla pere de konservo de ĝustaj konsiloj, la konscio de respondeco, kiun la reĝo (ofte markata kiel ''"pastro de homaro"'') portas, sed ankaŭ la konvinko pri neceseco de certa mezuro de [[cinismo]], per kiu estas necese esti ekipita por la konservo de potenco, kaj ankaŭ pri soleco kaj perfidemo, al kiuj la reganto estas ekspoziciata.
 
Ĉiuj ĉi imagoj ĉeestis en la egiptia pensado samtempe, do la unuopaj periodoj povis emfazigi diversajn konceptojn de la reĝa potenco kaj per tio ankaŭ manierojn de validigado de la politika administrado. Ĝenerale eblas ekde fino de [[Nova Imperio de Egiptio|Nova imperio]] spuri iompostioman "homigadon" de la reĝo ne nur kiel persono, sed ankaŭ kiel instituto, do fine ankaŭ privataj personoj povas aperi sur bildigoj en koneksoj, kiuj antaŭe estis dediĉitaj eksplicite al la regantoj (ekz.: servo al dioj, mezurigado de fundamentoj de templo kaj simile). Sed la reĝa potenco malgraŭe en [[antikva Egiptio]] ĝis veno de novaj ideaj fluoj (kunigitaj kun romia periodo kaj fine precipe kun [[kristanismo]] havis privilegian karakteron kaj iliaj portantoj restadis la plej potencaj farantoj en la administrado.
 
== Referencoj ==