Faraono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 117:
|}
 
La reĝco havis do la duspecan naturecon, respondanta al dia emanado ĉeestanta en dumtempa homa dimensio (tiel interpretas la titolon [[John Ray]]<ref>RAY J.John D.: ''"En ombro de la piramidoj : la vera vivo en la antikva Egiptio" (''Ve stínu pyramid: skutečný život ve starém Egyptě''), eldonejo Albatros, Prago 2003, 181 paĝoj, ISBN 80-00-01228-6, p. 6</ref>). [[Ian Shaw]] notas al tio, ke "la titolo ''nisut'' evidente respondis pri neŝanĝiĝemo de la dia reĝo (preskaŭ ĝi respondis al la reĝa rango mem). La esprimo ''bitej'' male priskribas la nuntempan forpasantan tenanton de la reĝa rango: unu konkretan regantan reĝon en limigita sektoro de tempo. Ĉiu reĝo do portis en si kombinon de la dieco kaj la senmorteco."<ref>SHAW I.Ian: ''cit.citita verko'', p. 25</ref>
 
Principa karaktero de la reĝa titolaro estas, ke la nomoj (precipe la nomo ''[[nisut-bitej]]'',, sed tio validas ankaŭ por la ceteraj) anoncis certa ideologian kuntekston de la regado de la konkreta reganto. Fakte ĝi enhavis en si la nomojn de [[egiptaj dioj|dioj]], uzis iliajn mitologiajn kaj teologiajn koneksojn (temas do esence pri frazoj de religia karaktero, kiujn necesas legi, kaj nome uzante la gramatikajn regulojn de la egipta lingvo) kaj pere de ili ĝi antaŭsentigis la politikan programon de la registaro. [[Jan Assmann]] atentigas pri tio, ke la tronaj nomoj "tradicie enhavis elparolon pri la suna dio [[Reo]], kaj prezentis tiel ion kiel principon, kiun la reĝo estis tenonta kaj kiu devis dum la periodo de lia regado certigi benon kaj piecon de la suna dio".<ref>ASSMANN Jan: ''Egiptio: teologio kaj pieco de la frua civilizo'', origine [[germane]] ''Ägypten: Theologie und Frömmigkeit einer frühen Hochkultur'', en [[ĉeĥa]] traduko (''Egypt: theologie a zbožnost rané civilizace'') eldonejo Oikuméné, Prago 2002, 328 p., ISBN 80-7298-052-1, p. 81</ref>
 
Ŝanĝo de iu el la nomoj de unu kaj la sama reĝo en la paso de lia regado aŭ aliaj ŝanĝetoj de la reganta titolaro tial ĉiam montras al signifa ŝanĝo de la politikaj aŭ ideologiaj imagoj. Pruvas tion ekzemple titolaro de reganto [[Peribsen]]: devene li uzis la [[nomo de Horuso|nomon de Horuso]] Seĥemib, sed por enskribo de la nova nomo en [[sereĥo]] li uzis kiel titolo nomon ne de [[egiptaj dioj|dio]] [[Horuso]], sed de [[egiptaj dioj|dio]] [[Suteĥ]], aŭ titolaro de reganto [[Ĥaseĥemuej]] (en traduko ''"Ambaŭ potencoj aperas en brilo"''), kiu post ŝanĝo de la nomo el Ĥaseĥem (en traduko ''"Potenco aperas en brilo"'') por enskribaĵo de la nova en sereĥo uzis kiel titolo la nomon de ambaŭ [[egiptaj dioj|dioj]].