Granda Malordo (Rusio): Malsamoj inter versioj

(Kreo)
 
 
=== Caro Boriso ===
Ekde la jaro 1585ª, do dum 13 el la 14 jaroj da carado de Teodoro, Rusion fakte regis lia bofrato [[Boriso Godunov]]', ricevinta senprecedencan titolon ''reganto'' (правитель).
 
Li regis prudente kaj lerte, kaj lasis la landon ripozi post la tumultoj kaj teruroj de la reĝimo de Johano la Timinda. La sukcesa milito kontraŭ Svedio ne rompis tiun ĝeneralan impreson (rezulte de tiu milito Rusio facile reakiris la eliron en la Baltan maron, perdotan dum la Granda Malordo; rezulto pri kiu [[Petro la Granda]] pene kaj sange militos 21 jarojn).
 
Je 1598-01-17 mortis caro Teodoro, kaj kun li estingiĝis la dinastio de [[Ivano la 1-a (Rusio)|Johano la Monsako]]) (Иван Калита), reginta Moskvon dum 3 jarcentoj. Laŭ la dinastiaj konsideroj la laŭleĝa sukcedonto estus [[Rurikidoj|rurikido]] princo [[Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio)|Bazilo Ŝujskij]]; sed tiuj konsideroj malmulte gravis en la tiama publika opinio de Moskvo. Pli gravis rilatoj al la mortinta caro, kaj tiajn havis lia bofrato Boriso Godunov', kaj liaj kuzoj [[Romanovoj (dinastio)|Romanovoj]].
 
Por sin surtronigi Boriso tre zorge plenumis ĉiujn konvenaĵojn. Dum kelkaj monatoj li lasis la bojarojn sin kvereli kaj montri sian malkapablon regi; poste li lasis la Tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton kaj boparencon de Teodoro.
 
Tiuj proceduroj estis modelo por la postaj elektoj; interalie, la manifesto pri elekto de [[Miĥail Fedoroviĉ Romanov|Miĥaelo Romanov]] estas evidenta (kaj mallerta) paŭsaĵo de la manifesto Borisa.
 
Sur la trono li provis daŭrigi la saman politikon, kaj la du unuaj jaroj de lia carado estis same prosperaj. Sed la jaro [[1601]]ª alportis elementan katastrofon.