Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
===Faŭno===
La [[faŭno]] konsistas el granda nombro da arbarobestoj ekde la plej malgranda [[sciuro]] de la mondo, ''Exilisciurus exilisla'' al la plej granda tersupraĵa mamulo en Azio, la [[azia elefanto]], kaj inkludas la danĝernivele endanĝerigitan [[Sumatra rinocero|sumatran rinoceron]], endanĝerigitan kaj ikonecan [[orangutango]]n kaj dek du aliajn [[primato]]speciojn, ''[[Apro|Sus]] barbatus'' kaj ''[[Muntjako|Muntiacus]] atherodes''. La primatoj de Borneo estas: tri [[homedoj]] (la [[orangutano]] kaj du [[gibonoj]]), kvin ''Colobinae'', [[porkovosta makako]], longvosta [[makako]] (''Macaca fascicularis''), [[okcidentsunda tarsio]] (''Tarsius bancanus''), la ordinara loriso (''Nycticebus coucang''), kaj la endanĝerigita nazosimio (''Nasalis larvatus'').
 
La 380 specioj de birdoj inkludas ok [[buceredoj]]n, dek ok [[pegedoj]]n kaj dek tri [[pitedoj]]n. Ekzistas naŭ preskaŭ-endemiaj kaj du endemiaj birdoj; ''Malacocincla perspicillata'' ([[timaliedoj]]) kaj la [[blankapuga pigonajtingalo]] (''Copsychus stricklandii''). Inter la riĉa diverseco de [[reptilioj]] kaj [[amfibioj]] estas [[krokodilo]]j kaj speco de [[varano]] (''Lanthanotus bornensis''). La sonoj de la arbaro varias de tago ĝis nokto ĉar malsamaj kombinaĵoj de tiuj birdoj kaj aliaj bestoj aperas por vagi kaj manĝi.
40 827

redaktoj