Ivar Aasen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bjørn (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
 
Bjørn (diskuto | kontribuoj)
iom pli
Linio 1:
'''Ivar AASEN''' [ivar osn]: Norvega sciencisto kaj poeto, naskiĝinta je la [[5-a de aŭgusto]] [[1813]] kaj mortinta je la [[23-a de septembro]] [[1896]] en [[Oslo]].
 
 
 
Dum knabeco li memstare lernis plurajn lingvojn ([[latina lingvo|latinan]], [[germana lingvo|germanan]] ktp.) kaj ankaŭ verkis [[gramatiko|gramatikon]] de sia denaska dialekto.
 
Kiel juna viro li akiris ŝtatan subtenon por sia granda vizio: Travojaĝi [[Norvegio|Norvegion]] por kolekti specimenojn de ĉieajn dialektojn kamparanajn, cele al tiubaza konstruo de nov-norvega lingvo anstataŭigonte la ŝtatan [[Dana lingvo|Danan]], kaj pludaŭrigonte la norveglingvan skrib-tradicion, kiun abrupte ĉesigis la [[Pesto]] dum la [[14-a jarcento]] (pereo de la [[Old-norvega lingvo]]). Dum pluraj jaroj li tien-reen-vojaĝis Norvegion. Li tamen neniam atingis la plej nordajn partojn, kaj li plej atentis al arkaikaj dialektoj de la okcidento. La lingvumon de la urboj li evitis, juĝinte ĝin difektita far la Dana. Aasen estis malema al [[fremdvortoj]], kaj ofte li devis inventi novajn vortojn por germanaĵoj de la dana. Eble tio kaŭzis la nunan situacion: Pli kaj pli gejunuloj forlasante lian lingvon, transirante al konkursanta [[bokmål]], kiu ne estas tiom strikta.