Forta nuklea forto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
transĝermetigis (?)
Linio 1:
La '''forta nuklea forto''' estas tiu [[fundamenta forto]], kiu kuntenas la [[nukleo]]jn de [[atomo]] kontraŭ la peno de la [[elektromagneta forto]] disigi ilin. Ĝi estas unu el la kvar [[fundamenta forto|fundamentaj fortoj]] de [[fiziko]].
 
Male al la [[Kampo (elektro)|elektra]] kaj [[gravito|gravita forto]]j la forta nuklea forto ne sekvas la leĝon de la inversa radiusa kvadrato; ĝi efikas nur je tre malgranda distanco. Tie ĝi havas jenajn rilatumojn al la aliaj fundamentaj fortoj:
* 100-oble tiom forta kiom la elektra forto
* 100.000-oble tiom forta kiom la [[malforta nuklea forto]]
* 10<sup>39</sup>-oble tiom forta kiom la gravito
 
[[Dosiero:Neutron_QCD_Animation.gif|eta|Ekzemplo: Gluonoj kuntenas la kvarkojn en neŭtrono]]
Laŭ la [[kvantuma kolordinamiko]] la forta nuklea forto efikas inter [[kvarko]]j interne de [[nukleono]]j, kiuj konsistigas la nukleojn de [[atomo]]j. La perantaj virtualaj [[partiklo]]j estas nomataj [[gluono]]j; ilin karakterizas konservata (neperdebla) valoro nomata [[kolora ŝargo]] (kiu neniel rilatas al la koloroj de [[optiko]]). Ekzistas ok specoj de gluonoj, kiuj transportas koloran ŝargon inter kvarkoj kaj povas ankaŭ interagi inter si reciproke.
 
Interne de nukleonoj la kolora ŝargo de la kvarkoj ĉiam sume nuliĝas. Tamen pro nekompleta ekvilibreco de la kvarkaj ŝargoj ekzistas resta interago inter nukleonoj, kiu konsistigas la fortan nuklean forton. Ĝi efikas ĝis distanco de ĉirkaŭ 2,5 femtometroj; trans tiu distanco ĝin superas la elektra forto. Tial la forta nuklea forto kapablas kunteni malgrandajn nukleojn (kvankam ili enhavas elektre ŝargitajn [[protono]]jn, kiuj forpuŝas sin reciproke), sed ne tre grandajn, kiuj do estas [[radiaktiveco|malstabilaj]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Gravito]]
* [[Partikla fiziko]]
* [[KernfizikoNuklea fiziko]]
* [[Teorio de kordoj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://physnet.org/modules/pdf_modules/m280.pdf <!--J. MISN-0-280R. Christman: ''The Strong Interaction'' -->({{en}})
{{el}} http://www.physnet.org/modules/pdf_modules.html projekto ''physnet'' ({{en}})
 
{{ĝermo|fiziko}}