George Sand: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto ŝanĝis {{Info Homoj}} al {{Informkesto homoj}}
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (Roboto: Ŝanĝanta cs:George Sandová al cs:George Sand; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
Ŝi kaŭzis skandalon pro sia bolanta am-vivo, pro sia vir-stila vestado kaj pro sia vira pseŭdonimo, kiun ŝi uzis jam en 1829.
 
Malgraŭ multaj maladmirantoj kiel Karlo Bodlero aŭ Jules Barbey d'Aurevilly, Georg' Sand' iĝis centra figuro en la intelekta vivo de sia epoko, gastigante en Nohanto aŭ en Palezeo (Palaiseau) Liston (Liszt), M. d'Agoult-n, Balzakon (Balzac), Flaŭberon (Flaubert), Delakrucon (Delacroix) kaj V. Hugon, jen konsilante iujn jen kuraĝigante aliajn.
 
Ŝi ankaŭ famiĝis per aktiva politika engaĝiĝo ekde 1848, inspiranta A. Ledru-Rollin, partprenante al lanĉo de tri ĵurnaloj : « La Cause du peuple » (La afero de l' popolo), « Le Bulletin de la République » (La respublika bulteno), « l'Éclaireur » (La lumiganto), pledante ĉe Napoleono la tria favore al kondamnitoj, i.a. V. Hugo kies verkaron ŝi admiris.
 
Ŝia verkaro tre ampleksas, kaj Berio oftas kiel fono. Ŝiaj unuaj romanoj, kiel «Indiana» (1832) forpuŝas la sociajn konvenciojn kaj emfazas la virinajn ribelojn. Poste ŝi malfermas siajn romanojn al la socialaj problemoj, defendante la laboristojn kaj la malriĉulojn («Le Compagnon du Tour de France») kaj bildigante senklasan kaj senluktan societon (Mauprat, 1837 - Le Meunier d'Angibault, 1845).
 
Ŝi poste sin turnas al la agraruloj, kaj verkas idealigitajn kamparajn romanojn kiel «La Mare au diable» (1846), «La Petite Fadette» (1849), «François le Champi» (1850), «Les Maîtres sonneurs» (1853).
Georg' Sand' verkis ankaŭ laŭ aliaj ĝenroj, kiel membiografio («Histoire de ma vie», 1855) kaj la historia romano kiel «Consuelo» (1843) en kiu ŝi bildigas tra la figuro de itala belkantistino la artan kuntekston en Eŭropo de l' dekoka jarcento; aŭ kiel «Les Beaŭ Messieurs de Bois-Doré» (1858) en kiu svarmas la amoraj aventuroj en kunteksto de la religiaj luktoj dum la regno de Ludoviko la dektria.
 
Linio 28:
Ŝi estis la filino de Maurice François Dupin de Francueil kaj de Sophie Victoire Delaborde. Ŝia pradeveno estis kaj popola (tra sia patrino, pranepino de iu birdokaptisto de l' Châtelet) kaj aristokrata (tra sia patro, pranepino de Maurice de Saxe, Marŝalo de Francio, legitimita bastardo de la pola reĝo [[Aŭgusto la dua]]). Tiu duobla pradeveno profunde ŝin influis, kaj grandparte klarigas ŝian politikajn engaĝiĝojn.
 
Aurore Dupin estis kvarjara kiam mortis ŝia patro, kaj vartis ŝin, ŝia avino , en Nohanto en departemento Indrio. La tutan vivon, ŝi konservis ligojn kun Nohanto kaj la kamparo, kies vivon ŝi pastorale priskribis en siaj kamparaj romanoj.
 
En 1822, en printempo, ŝi ekkonatiĝis kun Barono François Casimir Dudevant. Ŝi edziniĝis kun li la 17an de septembro. Ili naskis du infanojn : Maurice (1823-1889) kaj Solange (1828-1899), kun kiu ŝi tre konflikte rilatis. Solange edziniĝis kun la skulptisto Augusto Klesinĝero (Auguste Clésinger).
 
En 1831, la baronino Dudevant forlasas sian edzon, kun kiu ŝi neniam akordiĝis, por sekvi Parizen sian amanton Julo Sandeo (Jules Sandeau), okjare pli juna ol ŝi. Kune, ili ekas ĵurnalistan karieron, sub la komuna subskribo «J. Sand»
Linio 43:
== La skandalulino ==
 
Ne raris en la deknaŭa jarcento, ke verkistino uzis viran pseŭdonimon : la verkantajn virinojn oni malestimis. Male, Georg' Sand' estis la nura el sia epoko, pri kiu oni parolis uzante «li», kaj kiun oni ne taksis «verkistino» sed ja «verkisto» samgrade kiel Balzako aŭ Hugo.
 
Same, Sand' ne estis la nura virino sin vestanta virece, celante cedigi la limojn truditajn al la virinoj, kaj eniri la malpermesitajn lokojn, kiel la teatraj orkestrejoj aŭ la publikaj procesoj.
 
Cetere, en sia membiografio ŝi klarigas ke ŝi virece vestis sin unue pro mona kialo: sen mono kiam ŝi alvenis en Parizon, (ŝia edzo plu havis aŭtoritatecon sur ŝia monhavaĵo kaj bieno), ŝi konstatis ke sin vesti vire, ne nur malpli kostis, sed estis eĉ pli komforta - sed tio ne estis ĉiutaga kutimo, ŝi ja estis virino, kiu sciis tute virinece plaĉi kiam bezonate, male al la fitravestia figuro, kiun oni celas kredigi hodiaŭ.
 
Tamen eĉ se sufiĉe oftis por virinoj sin vesti vire por cedigi pordojn, la mensa kaj mora libereco, la persista sendependeco, la ĝisfunda rifuzo de la virina ŝablono trudata de la tiamaj viroj, la kontraŭstaro al la geedziĝo estis ĉe Sand' rimarkinde esceptaj.
Linio 67:
Ŝi renkontis Frederikon Ŝopenon en 1836, kaj restis kun li preskaŭ dek jarojn (de 1838 ĝis 1847). En Majorko, eblas viziti la Kartuzion de Valldemossa kie ŝi restadis dum la vintro 1838-39 kun Frederiko Ŝopeno kaj siaj infanoj. Ili travivis komplikan rilaton. Unue amikoj, poste amantoj, pli poste, ĉar Ŝopeno malsana, la rilato iĝis senseksa, por fine aspekti «filo-patrina».
Ŝia politika engaĝiĝo
Ŝia rilato kun Michel de Bourges ne nur alkondukis ŝin al socialismo, sed plie al aktiva partoprenado en politiko. En 1841, ŝi fondis kun Pierre Leroŭ «la Revue Indépendante» (La sendependan revuon).
 
Georg' Sand sin ligis kun demokratuloj kiel Arago, Barbès, Bakounine, kaj aplaŭdis en 1848 la falon de la reĝo Louis-Philippe kaj la finon de la «Monarchie de Juillet» fiere elmontrante sian engaĝiĝon politikan kaj socialan, eĉ sin deklarante komunisto. Sed post la juniaj tagoj en 1848, kaj ties violentaj ribeloj, ŝi retiriĝis en Nohanto, kie ŝi lukris, verkante kelkajn teatraĵojn, pro financa bezono. Tamen ŝi ne konstante restadis en Nohanto, vojaĝante dise ĉien, sed precipe ĉe sian amikegon Charles Robin Duvernet ĉe la kastelo de l' «Petit Coudray».
 
== La lastaj jaroj. ==
 
Kun Alexandre Manceau, amiko de ŝia filo Maurice, ŝi instaliĝas en iu paca rilato. Dum 15 jaroj, li estis kaj ŝia amanto, kaj ŝia sekretario.
Ŝi perletere amikiĝis kun Flauberto, kaj estis la nura virino akceptita ĉe la vespermanĝoj de Magny, kie ŝi renkontiĝadis kun Théophile Gautier, la fratoj Jules kaj Edmond Goncourt, Sainte-Beuve, Taine...
En 1868, Lina, ŝia bofilino naskis Gabrielle, la lastan kun la nomo Sand'.
Ŝi ne ĉesis verki, ĝis morto, kiu okazis en Nohanto, la 8an de junio 1876, pro intesta okluzio. Ŝi estis sepdekunujara.
Linio 83:
 
== Listo de verkoj ==
* '''Le Compagnon du Tour de France''' : La korporaciano de la Francia Rondiro .
* '''Mauprat''' (Familinomo)
* '''Le Meunier d'Angibault''' : ''La muelisto de Anĝibaŭo'' (Angibault, Loknomo)
Linio 116:
 
{{vivtempo|1804|1876|Sand, George}}
 
[[Kategorio:Francaj verkistoj]]
 
Linio 127 ⟶ 128:
[[bs:George Sand]]
[[ca:George Sand]]
[[cs:George SandováSand]]
[[da:George Sand]]
[[de:George Sand]]