Johann Bernoulli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 27:
}} Li naskiĝis en fama [[familio Bernoulli]] kaj estis pli juna frato de [[Jakob Bernoulli]], patro de [[Daniel Bernoulli]]. Apartenas al unuaj ellaborintoj de [[matematika analizo]]. Post morto de [[Newton]] gvidanto de eŭropaj matematikistoj. Alilanda membro de [[Pariza akademio de sciencoj|pariza]] (1699), [[Berlina akademio de sciencoj|berlina]] (1701), [[Peterburga akademio de sciencoj|peterburga]] (1725) akademioj de scienco kaj [[Londona reĝa societo]] (1712).
 
== Biografio kaj verkoj ==
 
En aĝo de 18 jaroj fariĝis magistro de artoj. Poste lernis kuracadon, sed samtempe forlogiĝis de matematiko. Kune kun frato Jakob studas la unuajn artikolojn de [[Leibniz]] pri metodoj de [[Diferenciala kalkulo|diferenciala]] kaj [[Integrala kalkulo|integrala]] kalkuloj. Poste komencas proprajn profundajn esploradojn en matematiko.
 
En '''1691''' en Francio propagandas la novan kalkulon fondinte la unuan parizan skolon de analizo. Post returno en Svislandon korespondas kun sia lernanto markizo [[de Lopitall'Hôpital]] (prononco Lopital), al kiu lasis enhavoplenon resumon de la nova doktrino, konsistinta el du partoj: objekto pri [[nefinitaj etoj]] kaj integrala kalkulo. En la sama 1691-a jaro publikigis en [[Acta Eruditorum]] sian unuan verkon: li trovis la ekvacion de la [[katena linio]] - linio formata de kateno, kiu pendas inter du finojn, fiksitajn sur la sama alteco. Samtempe detalan esploradon de tiu linio faris ankaŭ [[Leibniz]] kaj [[Huygens]].
 
En '''1692''' obtenis la klasikan formulon de radiuso de kurbeco.
Linio 37:
En '''1693''' aliĝis al korespondado de la frato Jakob kun Leibniz.
 
En '''1694''' defendis doktoran disertaĵon pri kuracado. Edziĝis, poste havis 5 filojn kaj 4 filinojn. Respondante al letero de Lopitall'Hôpital sciigis al li la regulon pri malkaŝo de nedefineco, kiu nun estas konata kiel "[[regulo de Lopitall'Hôpital]]".
 
Publikigis en Acta Eruditorum la verkon "Ĝenerala maniero de konstruado de ĉiuj diferencialaj ekvacioj de unua ordo". En ĝi aperis esprimoj "ordo de ekvacio" kaj "separado de varioj" (tiun terminon Bernoulli usis jam en prelegoj en Parizo). Bernoulli havis dubojn, ke ĉiu diferenciala ekvacio estas transformebla en ekvacion kun separtitaj varioj, tial proponis artifikon konstrui ĉiujn integralajn kurbojn per [[izoklinoj]] en la kampo de direktoj difinitaj de ekvacio.
Linio 43:
En '''1695''' fariĝis profesoro de matematiko en [[Groningen]] laŭ rekomendo de Huygens.
 
En '''1696''' Lopitall'Hôpital publikigis en Parizo sub propra nomo la unuan libron pri matematika analizo: "Analizo de nefinite etoj por esplorado de kurboj" (en la franca), bazita sur la unua parto de resumoj de Bernoulli.
 
La verko havas grandan signifon ne nur ĉar ĝi estis la unua, sed ankaŭ danke al klara stilo kaj amaso de ekzemploj. Kiel la resumo de Bernuolli ĝi enhavis amason de aplikoj, propre la verko enhavis 95% de aplikoj.
Linio 51:
Tia nekutima situo havas kaŭzon: financaj malfacilaĵoj de Bernoulli post edziĝo. Antaŭ du jaroj, en la letero de 17 marto 1694 Lopital proponis al Bernoulli ĉiujaran pension 300 livroj kaj promesis poste pligrandigi kun kondiĉoj:
 
1. J.Bernoulli esploras problemojn, kiuj interesigas Lopitall'Hôpital-on.
 
2. Scigas al Lopitall'Hôpital kaj nur al li ĉiujn siajn eltrovaĵojn.
 
3. Sendos al neniu siajn verkojn lasitajn siatempe ĉe Lopitall'Hôpital.
 
Dum du jaroj, ĝis apero de la libro de Lopitall'Hôpital Bernoulli plenumis tiun sekretan pakton. Poste J.Bernoulli en leteroj al amikoj kaj post forpaso de Lopitall'Hôpital (1704) ankaŭ en gazetaro defendis siajn aŭtorajn rajtojn.
 
La libro de Bernulli-Lopitall'Hôpital havis grandegan sukceson, estis eldonita 4 fojoj (laste en 1781).
 
En 1696 BernulliBernoulli publikigis la taskon pri [[braĥistoĥrono]]: trovi kurbon, sur kiu la materia punkto roliĝas plej rapide el unu punkto al alia. Ankoraŭ Galileo pensadis pri tio, sed li erare opinias, ke la braĥistoĥrono estas arko de ciklo. Tiu tasko estis la unua [[variacia tasko]] de [[dinamiko]]. Johann sendis la taskon al Lebniz, kiu tuj solvis ĝin kaj konsilis anonci konkurson kun ĝi. Tiam Johann publikigis ĝin en Acta Eruditorum. Al konkurso alvenis tri solvoj, ĉiuj ĝustaj: de Lopitall'Hôpital, frato Jakob kaj Newton. La kurbo evidentiĝis [[cikloido]]. Johann publikigis en 1698 ankaŭ propran solvon.
 
En '''1699''' kune kun frato Jakob estis elektita kiel alilanda membro de [[Pariza Akademio de sciencoj]].