Kanalo de Bristol: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: gl:Canle de Bristol
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĉiuj formoj krom tiu en la [[kimra]] kaj aliaj [[kelta lingvaro|keltaj lingvoj]] aludas al tio, ke la brita urbego [[Bristol]] situas proksime de la pleja oriento de la golfo. La vorto "kanalo" povas soni misgvide, ĉar fakte (komparu la difinojn de la vorto [[kanalo]]) nek temas pri "artefarita akvovojo" nek pri "parto de maro, pli larĝa ol [[markolo]], kaj komunikiganta du [[maro]]jn", sed ĝi tamen tiom tradiiciĝis, ke ĝi pluuziĝas. Konkrete temas pri funeloforma golfo de la [[Atlantika Oceano]], kies plej okcidenta parto konsistigas la marenfluejon de la rivero [[Severn]]. En la golfo la alta kaj malalta [[tajdo]]j estas tiom plifortigataj, ke ekestas la plej grandaj marnivelaj diferencoj de Anglio. Ĉe la kimra bordo de la Kanalo de Bristol situas la plej gravaj golfaj havenoj , [[Cardiff]] kaj [[Swansea]], la nomdona urbo [[Bristol]] per la rivero ''Avon'' ligatas al la golfo. En la Kanalo de Bristol ankaŭ situas la insulo ''Lundy''.
 
La 20-an de januaro [[1607]] en la Kanalo de Bristol okazis la plej katastrofa [[inundo]] de la historio de Britio, kiam inunda ondo dronigis pli-malpli 2000 homojn.ç
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Lundy]]
 
{{Koordinatoj artikolo|51_22_20_N_3_50_23_W |51° 22' 20" norde, 3° 50' 23" okcidente}}