→Historio
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 32:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Estavayer-le-Lac datiĝas el la jaro [[1156]] kiel ''Stavaiel''. Jam en la [[3-a jarmilo a.K.]] en Estavajyer-le-Lac ekzistis homaj setlejoj. El la [[bronzepoko]] estis elfositaj restaĵoj de surfostaj setlejoj apud la lagobordo. La ekzakta fondodato de la urbeto ne estas konata, supozeble ĝi estis fondaĵo de la episkopo de Laŭzano. En la jaro [[1244]] la Senjoroj de Estavayer-le-Lac submetiĝis al la Grafoj de Savojo. Dum la Burgonjaj Militoj Estavayer estis sieĝita de la trupoj de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] kaj konkerita la 27-an de oktobro [[1475]]. La urba ŝtato Friburgo sukcesis akiri la regadon pri Estavayer kaj instalis tie en la jaro [[1488]] kastlanestron en la Kastelo Chenaux. La savoja kastlanejo estis tiam transformita al friburga voktejo. Post la Helveta Respubliko la Voktejo Estavayer fariĝis distrikto, kiu en la jaro [[1848]] estis integrita al la nova distrikto Brojo. Estavayer-le-Lac kiel ekonomia centro de la regiono fariĝis la ĉefurbo de la nova distrikto. Kun efiko de la 1-a de januaro [[2012]] la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Font estis integrita al la komunumo Estavayer-le-Lac.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D812.php ''Stefan Jäggi'': ''Estavayer-le-Lac'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2006-05-05)]</ref>
==Vidu ankaŭ==
|