Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 58:
*Esperanta Vikipedio bedaŭrinde neniam atingos altan kvaliton pro la malalta nombro de kontribuantoj kaj la nesufiĉa kono de la lingvo kaj la sciencaj branĉoj (tio validas eĉ je mi).
*Laŭ mia taksado, ne ĉiam toleros la anglalingvanoj, ke ili kunkolektas la monon por la funkciado de la projekto kaj aliaj - kiel ni- nur ĝuas senkoste la Vikipedion. Pli kaj pli kreskas la nombro de vikipedioj kun 10-20 kontribuantoj (kiel la hungara) kaj alŝutas per [[optika signorekono]] aŭ per simpla kopiado (el nekopirajtaj fontoj). Tiu enorma kresko (ofte per sensencaj artikoloj) kaj la proporcia malkresko de la angla vikipedio kaŭzos streĉojn en la financado.
*Se por la jara funkciigo de vikipedio necesas 1 miliono da usonaj dolaroj kaj la averaĝa donaca monsumo estas 10.000 USD, tiam oni devas donaci ĉiun kvaran tagon. Fine de 2005 jam montriĝas la financaj limoj de la projekto. La monpeta alvoko en la angla vikipedio daŭre restis ĉiupaĝe. [http://fundraising.wikimedia.org/ongoing/index.php/2006/ raporto pri monkolekto]
*Laŭ rekono de Jimbo, vikipedion verkas ĉ. 1000 aktivaj vikipediistoj(rimarko: ĉefe junuloj kaj informatikistoj (ret-dependuloj, (vidu [[Vikipedio:Diskutejo/Voĉdonrajto|kiom da homoj voĉdonis ĉe la dua plej granda vikipedio?]] )). Tion pruvas faktoj eĉ en la hungara Vikipedio.
*Vikipedio ne estas demokratia, ĉar proporcie abundas junuloj, informatikistoj, kiuj ofte ne volas akcepti ĝeneralajn lingvajn kutimojn, sed celas altrudi novajn. La proporcio de balotemaj junuloj, rethavuloj tie ĉi ne egalas al ilia proporcia nombro en Esperantio.