Cantar de Mio Cid: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
e Roboto forigis grasan tekston de titoloj |
||
Linio 30:
La diversaj eldonistoj de la teksto, ekde la eldono de Menéndez Pidal de 1913, dividis ĝin en tri ''cantares'' (kantoj). Tio povus respeguli la tri sesiojn en kiuj la aŭtoro konsideras konvena ke la kantisto kantu la poemon.
====
Cido estis ekziligita el Kastilio. Li devas lasi siajn edzinon kaj filinojn en la [[Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo]] kaj ekkampanjas milite kun siaj vasaloj al nekristana teritorio kaj poste sendas donacojn al la reĝo post ĉiu venko por akiri la reĝan favoron.
====
Cido iras al Valencio, tiame islama teritorio kaj sukcesas konkeri la urbon. Li sendas sian amikon kaj vicestron Álvar Fáñez al la kastilia kortego kun donacoj por la reĝo, petante sian familion venontan al Valencio. La reĝo akceptas kaj pardonas lin. La sorto de Cido permesas, ke la infantoj de Carrión petu la filinojn de Cido, nome doña Elvira kaj doña Sol. La reĝo petas al Cido akcepton de tiuj geedziĝoj kaj tiu akceptas spite sian malfidon. La nuptoj celebriĝas solene.
====
La infantoj de Carrión montra tuj sian malkuraĝon, unue antaŭ fuĝinta leono, poste en batalo kontraŭ araboj. Humiligitaj, la infantoj decidas revenĝon. Por tio ili veturas al Carrión kun siaj edzinoj kaj en kverkarbaro de Corpes, vipas ilin kaj abandonas ilin duonmortintajn. Cido estas senhonorigita kaj petas juston al la reĝo. La juĝo finas kun duelo kie la reprezentantoj de Cido venkas la infantojn. Tiuj restas senhonorigitaj kaj nuliĝas saijn nuptoj. La poemo finas per la nuptoprojekto de la filinoj de Cido kun la infantoj de [[Navaro]] kaj [[Aragonio]].
|