Barata pavo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Removing template: Taksonomio korektita; kosmetikaj ŝanĝoj
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 118:
Tiuj birdoj estis ofte tenitaj en bestaroj kaj kiel ornamo en grandaj ĝardenoj kaj bienoj. Referenco en la [[Biblio]] mencias pavon apartenantan al reĝo [[Salomono]] (I Reĝoj, ĉap X 22 kaj 23). En [[mezepoko]], ĉevaliroj en Eŭropo prenis "pavovoton" kaj ornamis siajn helmojn per ties plumoj. Plumoj estis enterigitaj kun vikingaj militistoj<ref>{{cite journal|author=Tyrberg T|year= 2002| title= The archaeological record of domesticated and tamed birds in Sweden| journal= Acta zoologica cracoviensia| volume=45|pages=215–231|url=http://www.isez.pan.krakow.pl/journals/azc_v/pdf/45/16.pdf}}</ref> kaj oni diris, ke la viando de tiu birdo kuracas serpentan venenon kaj multajn aliajn malsanojn. Oni dokumentis nombrajn uzojn en [[Ajurvedo]]. Oni diras, ke pavoj havas areon senserpentan.<ref>{{cite web|title=Letter from the Desk of David Challinor, November 2001|url=http://si-pddr.si.edu/dspace/bitstream/10088/1193/1/November_2001.pdf|publisher=Smithsonian Institution}}</ref>
 
La koloroj de la pavo kaj la kontrasto kun la multe pli senkolora pavino estis pensigilo por fruaj pensantoj. [[Charles Darwin]] skribis al [[Asa Gray]] ke ''"sight of a feather in a peacock’s tail, whenever I gaze at it, makes me sick!"'' (vido de plumo de pava vosto, kiam mi rigardas ĝin, malsanigas min) ĉar li malsukcesis vidi adaptan avantaĝon por la rimarkinda vosto kiu ŝajnas nur balasto. Darwin klopodis disvolvigi duan principon de "seksa selekto" por solvi la problemon. La usona artisto [[Abbott Handerson Thayer]] klopodis montri el sia propra imago la valoro de la okulmakuloj en kamuflado en pentraĵo de 1907.<ref>{{cite journal|doi=10.1086/368563|title=Abbott Thayer and Natural History|author=Boynton, Mary Fuertes| journal=Osiris| volume= 10|year= 1952|pages=542–555}}</ref> Nur en la [[1970-aj jaroj]] tiu ŝajna kontraŭdiro estis solvita baze sur evoluo de la [[malavantaĝa principo]] de [[Amotz Zahavi]], kvankam la vera mekanismo povus esti malpli simpla ol ĝi ŝajnas &ndash; la kosto pliiĝas eble pro la fakto ke la [[hormono]]j kiuj plibonigas la plumodisvolvon malpliiĝas la [[imuna sistemo|imunan sistemon]].<ref>{{cite book|title=The handicap principle: a missing piece of Darwin's puzzle|publisher=Oxford University Press|year=1999|isbn=0195129148|author=Zahavi, Amotz; Avishag Zahavi, Amir Balaban, Melvin Patrick Ely}}</ref><ref>{{cite journal|author=Ros, Albert; Correia, Maria; Wingfield, John; Oliveira, Rui|title=Mounting an immune response correlates with decreased androgen levels in male peafowl, ''Pavo cristatus''| journal=Journal of Ethology|year=2009|pages=209–214|volume=27| issue=2|doi=10.1007/s10164-008-0105-0}}</ref>
 
En [[Anglo-Hinda]] uzado de la [[1850-aj jaroj]], “pavi” signifis fari viziton al sinjorinoj kaj sinjoroj matene. En la [[1890-aj jaroj]], la termino "peacocking" (virpavi) en Aŭstralio aludis al la praktiko de aĉetado de la plej bonkvalitaj terenoj ("picking the eyes", pluki okulojn) dum la ĉirkaŭa tereno estas senvalora.<ref>{{cite book|title=A dictionary of slang and unconventional English|author=Partridge, E & Paul Beale|year=2002|publisher=Routledge|isbn=0415291895}}</ref> La angla vorto "peacock" (virpavo) uziĝas por priskribi viron kiu ege fieras aŭ atentas al sia vesto.<ref>{{cite web|url=http://dictionary.cambridge.org/dictionary/british/peacock|title=Advanced Learners Dictionary|publisher=Cambridge University Press}}</ref> Simile okazas en aliaj lingvoj.