Kolektivigo en Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: ru:Коллективизация (strongly connected to eo:Kolektivigo)
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 3:
==Tradiciaj bienoj==
 
En [[Imperia Rusio]], la [[Agrara reformo de Stolipin|Stolipina reformo]] celis la evoluigon de la [[kapitalismo]] en la agrikulturo pere iniciato por krei grandajn bienojn (li celis disigi la agrokomunumojn). La [[unua mondmilito]] kaj la posta [[rusa revolucio]] haltigis tiun proceson en Rusio. Dum la revolucio, la grandaj bienoj estis dispartigitaj al la kamparanoj en la nomo de slogano "Agro — al la kamparanoj". La agroj de la bieneguloj kaj kulakoj produktis ĉ. 70% de la greno, kiu akiris la merkaton kaj uzeblis por eksporto. Antaŭ la revolucio, la kamparanoj kontrolis nur 210 milionojn da hektaroj en 16 milionoj da bienoj; poste 314 milionoj da hektaroj en 25 milionoj da bienoj. Antaŭ la revolucio, la kamparanoj produktis 50% de la nutraĵo kaj konsumis 60% de la nutraĵo produktata en Rusio. Poste ili produktis 85% sed konsumis 80%. Tio signifis, ke apenaŭ restis greno por eksporto kaj la urboj.
 
Tiam la pli riĉaj kamparanoj havis 2-3 ĉevalojn, 4 aŭ pli bovinojn kaj prilaboris 30 aŭ 40 [[akreo]]jn (120,000 aŭ 160,000 m²) per helpo de sezonaj laboristoj.
Linio 33:
En novembro de [[1929]], la [[Centra Komitato]] decidis por perforta kolektivigo. Tiu signifis finon de la [[Nova Ekonomia Politiko]] (NEP), kiu ebligis al la kamparanoj forvendi siajn produktojn sur la merkato. La rekvizicio de grenoj fortiĝis kaj oni perforte kolektivigis agrojn, bienojn, agrajn ilojn al kolektivaj farmoj, forprenante la bienojn de la kamparanoj. Kelkaj kamparanoj prenis pro tio armilon kaj ekrezistis. Estis formo de protesto, kiam la kamparanoj formanĝis bestojn anstataŭ transdoni ilin al iu kolektiva asocio. Tio rezultis la malkreskon de la brutaro. La kamparanoj ofte lasis la grenon sur la kampoj, antataŭ pene rikolti ilin por nenio. <!-- http://www.plp.org/books/Stalin/node77.html#SECTION00800900000000000000 -->
 
Por helpi la kolektivigon, la Partio decidis sendi 25,000 "sociale konsciajn" industriajn laboristojn al la provinco. Tiuj laboristoj ([[1929]]&ndash;[[1933]]) ricevis la nomon de [[dudek-kvin-miluloj]] ("dvadcatjpjatjsjaĉniki"). Tiuj laboristij perforte konvinkis la kamparanojn pri avantaĝoj de la kolektivaj bienoj. La kontraŭstarantajn oni nomis kulako aŭ helpanto de kulako.
 
La prezo de la kolektivigo estas tro alta, ke aperis en la numero de ''[[Pravda]]'' [[2-a de marto]], [[1930]], artikolo de Stalin ''[http://www.marxists.org/reference/archive/stalin/works/1930/03/02.htm Kapturna sukceso]'', en kiu li malkuraĝigis fervorulojn:
Linio 42:
La membroj de la kooperativoj malpliiĝis je 50% en [[1930]] ([[Martin Kitchen]]), sed la kolektivigo baldaŭ denove intensiĝis kaj en [[1936]] ĉ. 90% de la soveta agrikulturo estis kolektivita. Sed la kamparanoj malpli laboris en la koperativoj kaj la produktado malpliiĝis.
 
Spite al la komencaj celoj, la kolektivigo ne realigis – akomponante per malbona rikolto de [[1932]]&ndash;[[1933]] – la esperojn. Oni akuzis la kulakojn, precipe en Ukrainio kaj tiel la plej granda premo realiĝis en Ukrainio, la plej granda agrikultura regiono de Sovetunio. Tiuj sabotaĵoj, malbona rikolto, rekvizio kaŭzis malsatmortojn en Ukrainio, kion oni nomas Holodomor.
 
Multaj rezistantaj, sabotantaj kulakoj (bonhavaj kamparanoj) aŭ sen kialo iu ajn estis mortpafita aŭ sendita al [[gulago]].