Kristodorna glediĉio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 23:
== Priskribo ==
[[Dosiero:HoneyLocustThorn.JPG|thumb|left|220px|Detalo de [[Dorno (botaniko)|dornoj]].]]
Kristodorna glediĉio povas atingi [[alto]]n de 20–3020–30 m . Ĝi rapide kreskas , kaj relative mallongdaŭre vivas; ĝia vivotempo estas tipe proksimume 120 da jaroj, kvankam iuj vivas ĝis 150 jarojn. Ili [[Vento|ventege]] perdemas grandajn [[branĉo]]jn. La [[folio]]j estas pinate kunmetitaj ĉe pli maljunaj arboj sed [[Foliolo|dupinate]] kunmetitaj ĉe fortaj junaj arboj. La [[foliolo]]j estas 1,5–25–2,5 cm ( pli malgrandaj ĉe dupinataj folietetoj ) kaj brile verdaj. Ili aŭtune montriĝas flavaj. [[Printempo|Printempe]] [[folio]][[Burĝono|burĝonado]] estas relative malfrua, sed ĝenerale iomete pli frua ol la [[ŝajnakacia robinio]]. La forte odoraj krem-koloraj [[floro]]j ekaperas en malfrua printempo, en aretoj elvenantaj el la bazo de la foliaj [[akselo]]j.
 
La [[frukto]] de la kristodorna glediĉio estas plata [[guŝo]] kiu maturiĝas en frua aŭtuno. La guŝoj estas ĝenerale inter 15–2015–20 cm. La [[pulpo]] je la internaj flankoj de la guŝoj estas manĝebla, male al tiu de ŝajnakacia robinio, kiu estas [[Veneno|venena]]. La [[semo]]j estas dissemitaj per [[paŝtado]] de [[herbovorulo]]j kiaj ekzemple [[brutaro]] kaj [[ĉevalo]]j, kiuj manĝas la guŝopulpon kaj [[Sekreciado|sekrecias]] la semojn en la [[ekskremento]]j; la [[digesta sistemo]] de la besto kunlaboras por malkomponigi la malmolan semŝelon, faciligante [[Ĝermo|ĝermadon]].
 
Kristodornaj glediĉioj ofte havas dornojn kiuj longas 3&ndash;103–10 cm, elkreskantajn el la branĉoj, iuj atingas longojn de pli ol 20 cm; tiuj povas esti ununuraj, aŭ disbranĉigitaj je pluraj punktoj, kaj ofte formas densajn aretojn. La dornoj estas sufiĉe molaj kaj verdaj kiam junaj. Ili malmoliĝas kaj montriĝas ruĝaj kiam maljuniĝantaj, tiam ili fadas al [[cindro]]grizo kaj montriĝas rompiĝemaj kiam maturaj. Tiuj dornoj supozeble disvolviĝis por protekti la arbojn de folio-paŝtado de la [[Plejstoceno|plejstocena]] megafaŭno kiu ankaŭ eble estis implikita en semodisvastigo <ref>{{cite journal | last=Barlow | first=Connie | title=Anachronistic Fruits and the Ghosts Who Haunt Them | journal=Arnoldia | volume=61 | issue=2 | pages= | doi= | month= | year=2001 | accessdate=2008-02-21}}</ref>. Sendornaj formoj ( ''Gleditsia triacanthos inermis'' ) estas foje trovitaj elkreskantaj sovaĝe kaj estas haveblaj kiel arbokultivejaj plantoj.
== Uzado ==
Malgraŭ ĝia nomo, la kristodorna glediĉio ne estas signifa [[mielo]]planto. La [[Angla lingvo|angla]] nomo ''honey locust'' rilatas la dolĉan [[gusto]]n de la guŝopulpo, kiu estis uzita kiel [[nutraĵo]] fare de la [[indianoj]], kaj povas ankaŭ esti [[Fermentado|fermentata]] por fari [[biero]]n. La longaj guŝoj, kiuj poste sekiĝas kaj maturiĝas bruniĝante aŭ kaŝtanbruniĝante, estas ĉirkaŭitaj en starema, [[Ledo|ledeca]] [[haŭto]] kiu [[Adhero|adheras]] tre forte al la pulpo ene. La pulpo - brile verda en nematuraj guŝoj - estas forte dolĉa, kraketa kaj [[Sukulenta planto|sukulenta]] en nematuraj guŝoj. Malhelbrunaj [[Tanino|tanin]]-riĉaj semoj estas trovitaj en fendetoj ene de la pulpo.