Land and Freedom: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 4:
La filma rakonto sekvas laŭ salta [[retrosceno]]. David Carr estis mortinta maljunaĝe kaj lia nepino malkovras malnovajn leterojn, ĵurnalojn kaj aliajn dokumentojn en lia ĉambro: kion oni vidas en la filmo estas kion li vivis.
 
Carr, juna sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, eliras el [[Liverpool]] kaj veturas al [[Hispanio]] por aliĝi al la [[Internaciaj Brigadoj]]. Li trapasas la limon de [[Katalunio]] kaj hazarde li estas enlistata en [[milico|milica]] roto de la maldekstra komunisma partio [[POUM]] estrata de Lawrence, en la fronto de [[Aragono]]. En tiu roto, kiel ĉe ĉiuj milicoj de la POUM, kunluktas kaj viroj kaj virinoj — kiaj la juna kaj entuziasma. En venontaj semajnoj kaj monatoj li amikiĝas kun aliaj eksterlandaj volontuloj, kiaj la franca Bernard, kaj enamiĝas kun Blanca, membro de la POUM, kiu estas ankaŭ la ideologiisto de lia grupo.
 
Post esti vundita kaj resanigita en hospitalo en [[Barcelono]], li fine aliĝas — laŭ sia origina plano kaj kontraŭ la opinio de Blanca — la registaraj Internaciaj Brigadoj, kaj li konstatas la [[Stalinismo|stalinisman]] propagandon kaj subpremado kontraŭ la membroj de la POUM kaj la [[anarkiismo|anarkistoj]]; li tiam revenas al sia malnova roto, kie li vidas la milicanojn ĉirkaŭite de registara roto postulante ties kapitulacon: dum rapida konflikto Blanca estas mortigita. Post ŝia funebro ŝi revenis al Britio kun ruĝa [[naztuko]] plena je hispana tero.
 
Fine la filmo revenas al nuntempo, kaj oni vidas la funebron de Carr, kie lia nepino ĵetas la hispanan teron sur lia tombo post legi versojn el "The Day Is Coming"[http://www.marxists.org/archive/morris/works/1885/chants/poems/poem1.htm], nome poemo de [[William Morris]]. Poste ŝi realigas saluton per [[levita pugno]], honore liajn kredojn.