Leksikografio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: cy:Geiriadureg
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 41:
=== Distingi sencojn ===
 
La distingo de pluraj [[senco]]j aŭ subsencoj en vorto estas kelkfoje evidenta: ''vato'' kiel elektra mezurunuo kaj ''vato'' kiel sorbilo klare estas du sencoj – eĉ du kapvortoj.
 
Sed multajn vortojn oni povas difini per unu aŭ pluraj sencoj laŭvole: ''krono'' povas esti (1e) reĝa krono, (2e) ĉia simila kap-ornamo, (3e) kulmino de afero, (4e) industria objekto fiksebla sur ekstremo de io. Alternative ĝi povas esti (1e) ringo fiksebla sur ekstremo aŭ kapo (kun ekzemploj aŭ subsencoj reĝa krono, riparkrono sur dento...), (2e) kulmino en figura senco.
Linio 64:
Difinoj ne sufiĉas por bona kompreno de vortsencoj. Vortaraj eroj estas elŝiritaj el la uzo-situacioj, tiel ke [[pragmatiko|pragmatikaj]] informoj mankas. Tion provas kompensi ekzemploj.
 
Ekzemplojn vortaristo povas inventi: tiam li avantaĝe prezentas simplajn, tipajn frazojn, sed malavantaĝe li prezentas sian propran komprenon, ne uzojn el la realo. Alternative vortaristo povas preni ekzemplojn el la literaturo: tiam li avantaĝe prezentas realan uzon, sed malavantaĝe frazojn kun eventualaj balastoj, eraroj, malklaraĵoj ktp. Kelkaj vortaristoj kompromise citas literaturajn frazojn, sed iel simpligas aŭ rearanĝas ilin – se skrupule, ili indikas la modifojn per [[interpunkcio]] aŭ komentoj.
 
=== Prezenti elparolon, gramatikajn kaj aliajn informojn ===
Linio 92:
[[Gonçalo NEVES|Gonçalo Neves]], en retartikolo ''kiel traduki la portugalan casquinha?'' el 2003-09, konstatas ke "pluraj el [la vortaristoj] senĝene paŭsas tradukojn de antaŭaj kolegoj, kiuj siavice tion faris rilate la laboron de aliaj". Tiun kopiemon parte pravigas pluraj cirkonstancoj:
* vortarfarado estas temporaba laboro, en ĝi oni provas ŝpari, reuzi, iom post iom bonigi laŭ la eldonoj
* redaktantoj de ĝeneralaj vortaroj ne kompetentas pri ĉio – teknikajn vortojn ili ne ĉiam vere komprenas kaj do prefere kopias ol reklarigas
* vortaristoj ofte estas lingve konservemaj homoj, ili gardas la sencojn de vortoj, prefere ol spegulas momentajn parolmodojn, kaj do ne reverkas sen motivo.
 
Linio 101:
 
Vortareldonistoj ordinare havas proprajn komputoprogramojn por flego de siaj datumbazoj. Ekzistas kelkaj publikaj modeloj de retvortaroj, ekzemple:
* papillon – plurlingva vortarmodelo
* voko – modelo laŭ kiu funkcias [[Astronomia Terminaro|Astronomia Terminaro]] kaj [[Reta Vortaro|Reta Vortaro]].
 
[[SGML]] kaj [[XML]] ĝeneraliĝis por prilaboro de lingvosciencaj aferoj. Tio estigis multajn proponojn kaj realigojn por interŝanĝo de vortaraj [[datumo]]j.
Linio 118:
* [http://perso.wanadoo.fr/kursoj/prelegoj diversaj prelegoj de marc bavant pri esperanta terminologio. - marc BAVANT] [eo]
* [http://karavelo.planetaclix.pt/tradukologio/casquinha.htm kiel traduki la portugalan casquinha? / gonçalo NEVES. - 2003-09] [eo]
* [http://www.papillon-dictionary.org papillon – plurlingva vortarmodelo] [de] [en] [fr] [jp] [zh]
* [http://purl.org/net/voko/ voko - vortaroj kaj komputiloj] [eo]