Subvesto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.2) (robota aldono de: fa, gl, pt forigo de: lt
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis streketojn skribitajn per ento
Linio 57:
En 1913 novjorkanino Mary PHELPS JACOB ŝanĝegis la mondon de la virina vesto, kiam ŝi kreis la unuan ''[[mamzono]]n'' el du poŝtukoj kunligitaj per rubando. Ŝi intencis nur kovri la bartojn de sia korseto, kiuj videblis tra ŝia diafana robo. Sed ŝi ekfaris mamzonojn ankaŭ por siaj familio kaj amikoj, kaj la vestaĵo rapide furoriĝis. Ĝi ne estis la unua mamzoneca vestaĵo portita de virinoj: en 1889 la francino Herminie CADOLLE inventis dupecan subvestaĵon el [[korseto]] por la talio kaj zono por la brusto, kaj jam en 1905 oni povis aĉeti tion sen la korseto. Sed ĝi estis ja la unua, kiun oni sukcese reklamis kaj disvendis.
 
Proksimume samtempe aperis nova simpligita formo de la kalsonino: la ''subkuloto'' estis malstrikta kaj atingis nur la genuojn. Tio populariĝis inter tiuj junulinoj, kiuj ĝuis bicikli kaj sporti. Eksmodigis la korseton tiu nova atleteco de virinoj — kune kun la malhavebleco de metalo por la bartoj dum la [[Unua mondmilito]]. Oni ekuzis mamzonojn anstataŭe.
 
Kelkaj soldatoj en la Unua mondmilito ricevis kiel kalsonon ŝorton kun aparta butonklapo alfiksita antaŭe. Oni alĝustigis la vestaĵon per nodoj ĉe la flankoj. Tio fariĝis pli populara ol la kombineo, jam antaŭ la fino de la milito.
Linio 67:
Fabrikantoj komencis reklami la komforton de siaj subvestoj. Ili malaltigis la nombron de butonoj, kaj plibonigis la klapfermilon ĉe kalsonoj kaj kombineoj. Ili ankaŭ ekvendis jam reduktitajn subvestaĵojn, kiuj ne povis akcidente pli reduktiĝi pro lavado.
 
La virina subkuloto fariĝis pli mallonga, ĝis ĝi similis al moderna kalsoneto, sed ĝi restis malstrikta ĉe la gamboj. La gambojn oni kovris per ŝtrumpoj, tenante ilin (ekzemple dum la energiaj dancoj tiam popularaj) per ''ĵarteloj'' — elastaj rubandoj, kiuj pendis de ''ĵartelzono'' ĉe la talio. Tio enkondukis la nunan epokon, en kiu la virina subvesto havas kroman funkcion kiel amoraĵo.
 
En 1928 oni difinis la modernan skalon (A, B, ktp) por mezuri la grandon de la ingoj de mamzono.