Aritmetika meznombro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis entojn
Linio 15:
La aritmetika meznombro estas grande influita de apartaj valoroj, malsimilaj al la aliaj. Se ekzemple estas 99999 valoroj inter 1 kaj 2 do ilia meznombro estas inter 1 kaj 2, sed se estas la 100000-a valoro kiu egalas al 10<sup>9</sup> (kaj kiu povas esti ekzemple eraro de tradono de ciferecaj datumoj) do la aritmetika meznombro estas jam ĉirkaŭ 10000.
 
En certaj situacioj, la aritmetika meznombro estas la erara koncepto de "averaĝa" entute. Ekzemple, se akcio pligrandiĝas je 10% en la unua jaro, je 30% en la dua jaro kaj malpligrandiĝas je 10% en la tria jaro, tiam estas malĝuste diri ke ĝia "averaĝa" pligrandiĝo por jaro en ĉi tiuj tri jaroj estas la aritmetika meznombro (10% + 30% + (&minus;10−10%))/3 = 10%. La korekta averaĝo en ĉi tiu okazo estas la [[geometria meznombro]] kiu egalas al 8.8% por jaro en ĉi tiu okazo.
 
Se ''X'' estas [[hazarda variablo]], do la [[atendata valoro]] de ''X'' estas la longtempa aritmetika meznombro kiu okazas se oni ripetas mezurojn de ''X''. Ĉi tio estas la enhavo de la [[leĝo de grandaj nombroj]]. Kiel rezulto, la meznombro de iu specimenaro de la hazarda variablo estas uzata por taksi nekonatan atendatan valoron.