Audrey Childs-Mee: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + ligilo al lernolibro |
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj |
||
Linio 1:
'''Audrey CHILDS-MEE''' ([[1926]] - mortis pro kancero la [[16-a de majo|16-an de majo]] [[1990]] en [[Kibworth]], [[Leicester]], [[Anglio]]) estis unu el la plej amataj kaj influaj pedagogoj de la Esperanto-movado.
Jam talenta lingvoinstruisto, Audrey C. E. Childs-Mee eklernis Esperanton en [[1962]] kaj rapide entuziasmiĝis. Post deko da jaroj, en [[1973]], ŝi translokiĝis kun sia edzo [[
La instruado de Esperanto okupis pli kaj pli centran lokon en ŝia vivo. La Ĉe-metodon ŝi revivigis kaj adaptis al modernaj kondiĉoj, verkante gravan metodologion (''La baza kurso en Esperanto'', [[1978]]) kaj la furore sukcesan ''[[Saluton! Esperanto aŭtodidakte]]'' ([[1983]]), kies kvin eldonoj jam ludas signifan normdonan rolon tra la mondo. En siaj seminarioj por Ĉe-instruistoj, organizitaj kun [[Internacia Esperanto-Instituto]], ŝi insistis pri plej altaj lingvo- kaj instru-niveloj. En la lastaj jaroj ŝi ofte vojaĝis, i.a. al [[Aŭstralio]], [[Pollando]], [[Usono]], [[Francio]] kaj [[Bulgario]], transdonante sian entuziasmon kaj fakan scion. En [[1988]] ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ([[ILEI]]).
|