Doktrino de Bush: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota aldono de: cy:Athrawiaeth Bush |
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj |
||
Linio 1:
La '''Doktrino de Bush''' estas [[listo de diplomatiaj doktrinoj|diplomatia doktrino]], unue anoncita la [[4-a de septembro|4-an de septembro]], [[2002]] de [[George W. Bush]], la [[Prezidanto de Usono]] dum la nacia debato en [[Usono]] pri la usona plano invadi Irakon. Ĝi estas proklamo de la rajto de Usono '''militi antaŭevite''' se ĝi supozas minacon flanke de [[teroristo]]j aŭ [[kanajla ŝtato|kanajlaj ŝtatoj]], kiuj povus produkti [[amasdetruaj armiloj|amasdetruajn armilojn]], kion oni asertis pri Irako. La [[20-a de septembro|20-an de septembro]], [[2002]] artikolo en la gazeto ''New York Times'' [http://www.nytimes.com/2002/09/20/international/20STRA.html?ex=1033552147&ei=1&en=805ef46e3779bee1] priskribis dosieron verkitan de la oficejo de la Prezidanto, kiu estis baldaŭ submetota al la Kongreso de [[Usono]] kun la titolo, "La [[Naci-Sekureca Strategio de Usono]]". La Naci-Sekureca Strategio de Usono [http://www.whitehouse.gov/nsc/nss.html], eldonita la [[17-a de septembro|17-an de septembro]], [[2002]] inkluzivas la anoncitan doktrinon de antaŭevita [[milito]], sed ankaŭ kiel tuto prezentas politikon de internacia kunlaboro, kaj proponas multflankan internacian kunlaboron en la traktado de [[terorismo]] kaj aliaj minacoj al Usono kaj al internacia sekureco.
Doktrinon, kiu permesas antaŭevitajn atakojn kontraŭ kreskantaj minacoj, eblas rigardi kiel ŝanĝon de enfokusigo de la [[
La [[doktrino]] ankaŭ asertas, ke Usono "estos sufiĉe forta por senkuraĝigi eventualajn malamikojn kiuj planas pliigi sian armaron kun intenco superi, aŭ egali, la potencon de Usono". Tio laŭintence fortimigos landojn, kiuj penas uzi militan potencon por kontraŭi la politikon de Usono. Konservado de la plej forta milita kapablo en la mondo donas al Usono unikan kapablon agi unuflanke, se ĝi tiel decidas. Ĉi tiu kapablo kreis gravan zorgon ĉe multaj landoj, ĉar karakterizo de internaciaj rilatoj post la [[dua mondmilito]] estas multflankaj akordoj antaŭ komenco de milita agado (ĉefe pere de rezolucioj de la [[Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj]]), escepte en okazo de rekta atako de malamiko. Tio estas enkodigita en Artikolo 51 de la [[Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj]], kiu specife agnoskas la "imanentan rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo" de membro-ŝtato, se okazas milita atako, "ĝis la [[Konsilio de Sekureco]] uzos rimedojn necesajn por konservi internacian pacon kaj sekurecon". La [[Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj]] per [[ratifiko]] estas parto de la leĝaro de Usono.
|