Katolika Esperanto-movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Linio 4:
'''Katolika movado'''. Tuj post la apero de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj de [[L.L. Zamenhof]] kelkaj kleraj katolikoj en [[Rusio]] interesiĝis pri la nova lingvo, i. a. la episkopo Zerr en [[Saratov]] kaj la profesoro, poste prelato [[Aleksandro Dambrauskas]] (ruse ''Dombrowski'') el [[Kaŭnaso]] (''Kaunas''). En [[Francio]] [[Louis de Beaufront]], fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al la ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de Esperanto inter la katolikoj kaj verkis la unuan Esperanto-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo [[Pio la 10-a|Pio X-a]].
 
Sed la iniciatinto de la speciale katolika Esperanto-movado estis pastro [[Emile Peltier|Émile Peltier]], kiu en 1903 komencis la eldonon de internacia revuo [[Espero Katolika]]. Dum la [[1-a UK|1-a Universala Kongreso]] ([[UK]]) en [[Boulogne sur Mer]] (1905) okazis la unua kunveno de katolikaj Esperantistoj kaj la unua Katolika Esperanta Diservo, ĉe kiu prediki Esperant-lingve ankoraŭ ne estis permesate. Ankaŭ Zamenhof ĉeestis tiun Diservon. La sekvantan jaron en [[Ĝenevo]] (1906) Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en Ĝenevo la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj Esperantistoj tiu ĉi letero estis legata de la prezidanto de la UK, la protestanta pastro [[Friedrich Schneeberger]], la legado estis salutata per unuanimaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris [[Carlo Bourlet|Carlo Bourlet]], tiu fakto estas tre grava por la propagando de Esperanto.
 
En 1909 dum la [[UK 1909|UK]] en [[Barcelono]] la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj en [[Parizo]], en 1910. En tiu kongreso Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ([[IKUE]]) estis fondata. Post la Pariza Kongreso la katolikaj kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la [[unua mondmilito]].