Jean-de-Dieu Soult: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|dekstre|250px|Marŝalo Soult '''Nicolas Jean de Dieu Soult''' (Saint-Amans-la-Bastide Tarn, 9-a de marto de 1769 ...
 
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Linio 1:
[[Dosiero:Nicolas Jean de Dieu Soult.jpg|eta|dekstre|250px|Marŝalo Soult]]
'''Nicolas Jean de Dieu Soult''' ([[Saint-Amans-la-Bastide]] [[Tarn|Tarn]], [[9-a de marto]] de [[1769]] – samloke, [[26-a de novembro]] de [[1851]]) estis [[militisto]] kaj [[politikisto]] [[Francio|franca]]. Elstara militisto en la [[Napoleonaj Militoj]], estris la francajn trupojn dum la [[Milito de Hispana Sendependigo]].
 
Eniris en la armeo en [[1786]] kiam li estis 16jaraĝa, estis ascendita al rango de dua leŭtenanto en [[1791]] kaj al tiu de kapitano post du jaroj. Partoprenis en diversaj militagadoj dum la [[Nacia Konvencio|Nacia Konvencio]], sed li elstaris ĉefe en la venko akirita en [[Fleurus]], meze de [[1794]], pro kio li estis nomumita generalo. Li montris kapablon kiel milita strategisto en la kampanjoj de [[Svisio]] kaj [[Italio]] inter [[1799]] kaj [[1800]], en kiuj li estis sub la ordonoj de la generalo [[André Masséna]]. [[Napoleono]] donis al li la militan estrecon de [[Piemonto]] kaj poste estris la Konsulan Gvardion. Ascendis al rango de marŝalo en [[1804]], unu tagon antaŭ la proklamo de Napoleono kiel imperiestro.
 
En [[1805]] ege kontribuis al la venko napoleona en la [[Batalo de Austerlitz]] kie li konkeris la monteton Pratzen. Li estis ankaŭ en la milito kontraŭ [[Rusio]] kaj [[Prusio]] el [[1806]] al [[1807]]. Li estis guberniestro de la malnova [[Prusio]] kaj ricevis la titolon de duko de [[Dalmatio]].