Esperanto en poŝta, telegrafa kaj telefona servo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
interwiki
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Linio 7:
En [[1906]] la „Boletin telegrafico“ de [[Brazilo]] 30 nov. entenas oficialan akcepton de E, kiel klaran lingvon por telegramoj en la landa servo. Tiun gravan decidon oni ŝuldas al la deputito kaj ĵurnalisto [[Medeiros e Albuquerque]], prez. de la Brazila E Klubo. En [[1908]] la poŝtministerio de [[Germanujo]] komisias dron Schwelembach, ĝen. poŝtinspektoro, ĉeesti la 4-an UK-n. Raporto favora aperas en la „Deutsche Verkehrszeitung“.
 
En la personaro mem jam eksentiĝas la volo grupiĝi por komuna laboro. En [[1909]] [[Usono|usonana]] kolego [[Lisle Teewilfeger|Lisle Teewilfeger]] skribas pri E al la ĝen. poŝtdirektoro de Usono. Tiu akceptas la proponon raporti pri la stato de la lingvo. En [[1910]] [[Paŭlo Schmidt|Paŭlo Schmidt]], agema leterportisto ekinteresas plurajn personojn: kursoj estis organizataj kaj societeto „Post-E-isten Verein Z“ estas starigata. En [[1911]] li notas, ke en multaj landoj la UEA-delegitoj estas P.T.T.-istoj. Nova fakgrupo aperas en Görlitz, la „Deutsche Post“ publikas varbajn artikolojn. En [[Francujo]] la poŝtisto Ballandier prezentas deziresprimon al la 11-a Kongreso de la ĝen. Asocio de P. T. T. en Francujo, kaj ĝi estas unuanime akceptata. Ĝi petas, ke E estu akceptata por la diversaj fakekzamenoj apud la ceteraj lingvoj.
 
Schmidt ([[Dresden]]) iniciatis starigi [[17-a de aŭgusto|17 aŭg]] [[1911]] la Int. Ligilon de P.T.T.-E-istoj (ILEPO). Unua prez. fariĝis A. Behrendt. Samtempe Ballandier kaj G. Chavet starigas P. T. T.-asocion de Francujo kaj Kolonioj en [[Parizo|Paris]] sub la prez-eco de M. di Rienzi. Samjare E-istaj kolegoj oficiale deĵoras ĉe la Int. Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en [[Antwerpen]] okazas la unua int. kunveno de P. T. T.-istoj; bonaj novaĵoj el Francujo kaj ankaŭ el Rusujo, kie kursoj okazas. Sub la lerta gvidado de Behrendt la ligo vigle laboras. Int. organo Poŝtista E-isto aperas, red. Behrendt; interesaj fakstudoj. Behrendt prezentas al la „Reichspost“ plenan raporton rilate al la E-movado inter P.T.T.- istoj.