Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj |
||
Linio 54:
Post la [[merovidoj]] venis la [[karolidoj]] kun [[Pipino la pli juna]], kiu firmigis sian legitimecon per sia kronado, kiu per tio fariĝis la unua kronita reĝo. Lia filo [[Karolo la Granda]], estis kronita en [[800]] Imperiestro de Okcidento, tiel naskante la [[karola imperio|karolan imperion]]. Ekde la komenco de la 9a jarcento preciziĝis la fundamentaj trajtoj de feŭdismo, kun la starigo de potencaj kamparaj senjorlandoj kaj la heredo de la profitoj. Post la regno de [[Ludoviko la 1-a (Francio)|Ludoviko la 1-a]], la teritorioj de la origina reĝlando de la [[frankoj]] estis konataj laŭ la nomo "Francie".
En [[843]], la [[Traktato de Verdun]] partigis la karolan imperion inter la nepoj de Karolo la Granda: [[Ludoviko la 2-a (Ĝermanio)|Ludoviko la Ĝermana]] ricevis la orientan 'Francie' ([[Germania Magna]]), kiam [[Karlo la 2-a (Francio)|Karolo la 2-a, la Kalva]] kaj [[
La malprogreso de la karolidoj estis markita per la bataloj kontraŭ la [[vikingo]]j, al kiuj [[Karolo la 3-a (Francio)|Karolo la 3-a, la Simpla]] cedis per la [[traktato de Saint-Clair-sur-Epte]], teritorion kiu iĝos la [[duklando de Normandio]]. La [[robertidoj]] iom post iom anstataŭis la karolidojn kaj, en [[987]], [[Hugo Kapeto]] ekregis por la lasta karolido [[Ludoviko la 5-a (Francio)|Ludoviko la 5-a]].
Linio 100:
Je la morto de [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], ties filo [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] estis nur kvarjara: la regenteco iris al la reĝino-patrino [[Anna de Aŭstrio]], kaj la regado estis farata de [[Jules Mazarin|kardinalo Mazarin]]. Dum la neplenaĝeco de la reĝo, partioj revekiĝis: la [[Frondo]] grave minacis la monarkian povon, sed la reĝa partio fine venkis. Per la [[traktato de la Pireneoj]] en [[1659]], Francio finis sian konflikton kun Hispanio kaj manifestiĝis kiel supera potenco en Eŭropo: en la 17-a jarcento estis la apogeo de la franca politika supereco, pro tio tiu ĉi estas nomata per la nomo ''Granda Jarcento''. En [[1661]], post la morto de Mazarin, Ludoviko la 14-a komencis sian propran reĝadon kaj faris de la franca reĝado la plej disvolvitan tipon de absoluta monarkio. [[Jean-Baptiste Colbert]] kontribuis al la rebonigo de la financoj de la reĝlando. La reĝo tenis la nobelegaron sub strikta regado kaj estis absoluta mastro en sia reĝlando, koncentrante inter siaj manoj ĉiujn povojn. La centra registaro estis disigita inter la [[konsilio de la reĝo]], la [[kanceliero de Francio]], kaj kvar ŝtataj sekretarioj. La ĝenerala Asembleo ne plu estis kunvenigita. Ekde 1673, la parlamentoj nur registris la reĝajn decidojn. En 1667, la [[polico]] estis reorganizita sub la regado de generalleŭtenanto de polico. La [[absolutismo]] estis ankaŭ pri [[Katolika Eklezio]], kaj la [[deklaro de la kvar artikoloj]] konsistigis la oficialan ĉarton de [[galikanismo]]. La konstruado de la [[kastelo de Versailles]], konstanta rezidejo de la reĝo kaj de la kortego ekde [[1682]], markis la simbolan apogeon de propra prestiĝo de Ludoviko la 14-a.
La eksterlanda politiko restis propraĵo de la reĝo kiu kondukis Francion en vicon da kostaj militoj, komence venkaj kaj ebligantaj pligrandigi la teritorion de la reĝlando. La [[
[[Dosiero:Louis XV France by Louis-Michel van Loo 002.jpg|thumb|[[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la Dekkvina]].]]
La [[milito de hispana sukcedo|milito pri hispana heredo]] ([[1701]]-[[1714]]), ruiniga, fine ĉesigis la hegemonian politikon de Francio en Eŭropo: se unu el la nepoj de Ludoviko la 14-a fine estis agnoskita kiel reĝo de Hispanio sub la nomo [[Filipo la 5-a (Hispanio)|Filipo la 5-a]], la [[traktato de Utrecht]] en 1713 devigis lin forcedi siajn rajtojn al la trono de Francio. Plie, en nur kelkaj jaroj, la reĝa familio, en kiu la posta reĝado aspektis certigita, estis frapita: la [[Ludoviko de Francio (1661-1711)|Granda Daŭfeno]], filo de Ludoviko la 14-a, mortis en 1711, sekvata en 1712 kaj 1714 de ties filoj la [[Ludoviko de Francio (1682-1712)|duko de Bourgonjo]] kaj la [[Karlo de Francio (1686-1714)|duko de Berry]].
Je la morto de Ludoviko la 14-a, lia pranepo [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]], kvinjara, reĝis post li. Dum la [[Regentado (1715-1723)|regentado]], sub la duko [[
Post la morto de [[André Hercule de Fleury|kardinalo Fleury]], Ludoviko la 15-a deziris mem regi, sed rapide laciĝis kaj fakte forlasis la povon al rivalaj partioj. La reĝa prestiĝo estis trafita, sed la reĝado de Ludoviko la 15-a estis markita ankaŭ per la plifortigo de la regiona kaj reĝa administracio, kaj per la plibeligo de la urboj danke al politiko de grandaj laboroj. Tamen la institucioj de la reĝlando postrestis pri la ekonomiaj realaĵoj, kaj la socio spertis streĉojn pro la rivaleco inter la sociaj klasoj. La ideoj de la [[lumoj (filozofio)|Lumoj]] emis diskrediti la tradiciajn instituciojn kaj la reĝan aŭtoritatecon. Post la [[sepjara milito]], Francio perdis, per la [[Traktato de Parizo (1763)|traktato de Parizo]], la profiton de granda parto de la unua franca kolonia spaco: la [[Nova Francio]] devis esti cedata ĉe ĝia esenca parto al la [[Reĝlando de Britio]] kaj al la [[Hispanio|Reĝlando de Hispanio]].
Linio 110:
===== La fino de la monarkio =====
{{Ĉefartikolo|Franca revolucio de 1789}}
Kiam [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]] ekreĝis en [[1774]] post sia avo Ludoviko la 15-a, li trovis politike fortan landon sed necesigantan profundajn sociajn kaj ekonomiajn reformojn. La partopreno de Francio en la [[Usona Milito de Sendependeco
Fine de la [[1780-aj jaroj]], la Ŝtato proksimis bankroton: tiam Ludoviko la 16-a kunvokis la Ĝeneralan Asembleon, kiu komenciĝis en la {{dato|5|Majo|1789}} en [[Versajlo]]. Sed la regado de la situacio komplete forfuĝis de la reĝo: la 17-an de Junio, la [[tria Stato]] sin proklamis «[[Konstitucianta Asembleo de 1789|konstitucianta nacia Asembleo]]». La [[okupo de la fortreso Bastille]], la {{daton|14|Julio|1789}}, estas konsiderata kiel la vera deirpunkto de la franca Revolucio. Rapide superata de la decidoj de la nacia Asembleo, la reĝo pensis pri fuĝo el la lando sed li estis identigita kaj rekondukita al Parizo: la epizodo de la [[fuĝo al Varennes]] perdigis al li la reston de lia popolareco.
Linio 122:
==Prestiĝo de la reĝlando de la frankoj kaj poste de Francio==
Ekde la fondo de la reĝlando de la frankoj, tiu-ĉi profitis de granda prestiĝo, aparte ĉe la papoj. La frankoj kaj poste la francoj tre ŝatis la agnoskon de la prestiĝo de siaj reĝo kaj reĝlando fare de la papoj.
*La papo sankta [[
*La papo [[Paŭlo la 1-a (papo)|Paŭlo la 1-a]] menciis en letero al la laikaj kaj klerikaj estroj de la reĝlando de la frankoj, la prologon de la salfranka leĝo, skribitan inter 757 kaj 766, kiu longe laŭdegas<ref>Hervé Pinoteau, {{fr}} ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 83.</ref> "la famkonatan nacion de la frankoj, kiu havas Dion kiel fondinton".
*La papoj kvalifikis Charles Martel per la esprimo "tre kristana" , kaj poste regule ĉiujn liajn posteulojn reĝojn de la karolaj frankoj kaj poste kapetaj<ref>[[Hervé Pinoteau]], ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 125.</ref>, ĝis kiam tiu titolo kvalifikis ekde Karolo la Kvina nur la reĝon de Francio.
*La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj, poste de la reĝlando de Francio venis de la fakto ke ties reĝoj estis la rektaj reĝoj post [[Klodvigo]], unua barbara reĝo baptita katolika, kaj ili estis agnoskitaj de la papoj<ref name="Pinoteau-85,127" /><ref>Joseph Leclerc, {{fr}} ''Le roi de France, "fils aîné de l'Eglise". Essai historique'', in : ''Etudes'', Paris, 1933, t. 214, p. 21-36.</ref><ref>Cardinal [[Paul Poupard]], {{fr}} ''La France fille aînée de l'Eglise'', in : ''Revue des deux mondes'', Paris, juillet 1986, p. 37-45 et août 1986, p. 273-280.</ref> ''Superaj filoj de la Eklezio''.
*La Papo [[
La prestiĝo de la reĝlando de la frankoj estis agnoskita eĉ de la orienta romia imperio. Tiel, [[Konstantino_la_7-a_(Bizancio)|Konstantino la 7-a]] menciis<ref>Hervé Pinoteau, {{fr}} ''La symbolique royale française, V-e - XVIII-e siècle'', P.S.R. éditions, 2004, p. 64.</ref><ref>Konstantino la Sepa 'Porphyrogénète', De administrando imperio, Budapest, 1949, eld., tradi Gy Moravckik, R.J.H. Jenkins, p.70-71.</ref> ke edikto gravurita sur la [[Hagia_Sofia|katedralo Hagia Sofia de Konstantinoplo]] atribuita al [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la 1-a]] asertis "ke romia imperiestro neniam rajtis edziĝi kun virino ekster la romia ordo, je la sola escepto de la frankoj..." Tiu prestiĝo de la [[frankoj]] venus de la grandaj karieroj de pluraj frankaj ĉefoj en la romia mondo kaj de parencaj ligiloj, kiuj kreiĝis inter frankoj kaj romianoj, aparte de la edziĝo en 395 de la imperiestro [[Arcadius]] kun [[Eŭdoksio (edzino de Arkadio)|Eŭdoksio Elia]], filino de la franka princo [[Baŭto]].
|