Alcúdia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto anstataŭigis entojn
Linio 13:
Post kiam Romo perdis sian pozicion kiel domina potenco en la okcidenta mediteranea areo, Pollentia estis atakita fare de piratoj kaj plurajn fojojn de la [[Vandalo]]j. Finfine la urbo estis forlasita kaj la restanta populacio foriris por krei novan urbon en pli protektita kaj sekura loko. Tiu urbo iĝis [[Pollenca]] kaj la areo kie Pollentia troviĝis, estis forlasita en ruinoj.
 
Post la invado de la Maŭroj bieno estis kreita tre proksime al kie la praa vilaĝo de Pollentia estis. La bieno estis nomita Alcúdia kiu estas araba por ""la monteto"". En 1229 la Maŭroj estis venkitaj fare de reĝo Jaume la 1-a de Aragonio kiu transprenis la potencon en la regiono. En 1298 reĝo Jaume la 2-a aĉetis la bienon Alcúdia kaj fondis la novan urbon. Preĝejo, tombejo, domo por la pastro kaj placo estis kreitaj en la sama jaro. La konstruado de la muroj ankaŭ estis iniciatita en la sama tempo kaj finita en 1362. La urbokernoplano kiu estis elpensita tiutempe, estas la sama kiun Alcúdia daŭre havas. Dum la [[Renesanco]] la muroj estis rekonstruitaj kaj dua muro estis konstruita ekster la malnova. Tiu muro hodiaŭ estas malkonstruita kaj nur detaloj montras kie ĝi siatempe estis.
 
Dum la [[16-a jarcento]] [[pirato]]j atakis la urbon plurajn fojojn. La populacio iĝis malpli kaj malpli kaj ekzistis de tempo al tempo risko ke la urbo estus forlasita komplete. En 1779 oni decidis apogi la urbon per konstruado de [[haveno]]. Tio vere plibonigis la [[ekonomio]]n de Alcúdia kaj la vilaĝo estis savita. Sed ĝi restis sufiĉe malgranda kaj malriĉa vilaĝo.