Hindologio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: it:Indologia |
kompletigo kaj reredakto laŭ pollingva vikipedio |
||
Linio 1:
'''Hindologio''' - [[scienco]] okupiĝanta pri esplorado de [[lingvo]]j, [[literaturo]], [[historio]], [[arto]], [[kulturo]] kaj [[religio]] de [[Barato]]. Fakulo pri tiu scienco estas hindologo.
==Komencoj==
La unua eŭropano esploranta malnovan literaturon de Barato estis anglo Charles Wilkins, kiu en 1785 tradukis [[Bagavadgito]]n al la [[angla]] lingvo. Franco Abraham Hyacinthe Anquetil-Duperron tradukis fragmentojn de [[upaniŝadoj]] de la [[persa]] lingvo al [[latino]] en laboraĵo ''Oupnek'hat'', publikigitan en la jaroj 1801-1802. La hinda [[filologio]] komenciĝis kun establo de [[katedro]] pri [[sanskrito]] en la [[universitato de Parizo]] en la jaro [[1815]]. Profesora katedro estis estabita en [[Bonn|Bonno]] en [[1818]] de [[August Wilhelm Schlegel]]. Centra intereso de la germana hindologio koncernis - krom la filologio de sanskrito - la [[Vedoj]]n, plej malnovajn skribajn atestilojn de la hinda kulturo. Kun la religia pensado de [[hinduoj]] kaj [[hinda filozofio]] okupiĝis precipe la filozofo kaj teologo Helmuth von Glasenapp en sia ĉefverko ''La filozofio de la hindoj''.
==Hindologoj==
'''Anglaj hindologoj'''
* [[William Jones]]
* Henry Thomas Colebrooke
'''Germanaj hindologoj'''
* [[August Wilhelm Schlegel]]
* [[Friedrich Schlegel]]
* [[Franz Bopp]]
* [[Wilhelm von Humboldt]]
* [[Friedrich Rückert]]
* [[Max Müller]]
'''Polaj hindologoj'''
* [[Leon Cyboran]],
* [[Maryla Falk]],
* [[Andrzej Gawroński]],
* [[Constantin Régamey]]
Al hindologoj oni kelkiam alkalkulas ankaŭ tradukantajn de sanskrito poetojn kiel [[Antoni Lange]] aŭ popularigantojn kiel [[Wanda Dynowska]].
==Vidu ankaŭ==
* [[orientalistiko]]
* [[hindia lingvo]]
* [[hinda kuirarto]]
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.autodydaktyka.republika.pl] - Tri grandaj nomoj de polaj hindologoj (en esperanto)
{{Commons|Category:Indology}}
|