Pau Casals: Malsamoj inter versioj

80 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (r2.7.2) (robota aldono de: an, cs, da, de, eu, fi, gl, he, hr, hu, it, ja, ka, ko, la, nl, oc, pl, pt, qu, ru, sh, simple, sl, sr, sv, tr, uk, zh modifo de: ca, en, fr)
[[Dosiero:Pablocasals.jpg|thumb|right|220px|Pau Casals 1910]]
 
Pau Casals ([[1876]]-[[1973]]) estis unu el la plej bonaj [[Violonĉelo|violonĉelistoj]] de la [[20-a jarcento]], je internacia rekono, kaj unu el la plej bonaj [[orkestrestro]]j.
 
Li naskiĝis en [[El Vendrell]], [[Katalunio]], la [[29-an de decembro]] 1876. Ekde de sia infaneco montris grandan sentivecon pri la [[muziko]]. Lia patro, ankaŭ [[muzikisto]], donis al li la unuajn muzikajn konojn, kiujn Pau Casals ampleksigis per siaj studoj en [[Barcelono]] kaj [[Madrido]]. Kiam li nur estis 23-a jara jam komencis sian muzikan karieron. Li ludis en la plej bonaj aŭditorioj de la mondo. Kiel interpretisto, li alportis eblecojn de novaj teknikoj. Kiel orkestrestro, li serĉis la profundan esprimon kaj la muzikan esencon, kiun li atingis pere de la violonĉelo. Krome Pau Casals estis [[profesoro]] kaj bona [[komponisto]], el liaj muzikaj verkoj estis menciinda “El Pesebre” (=La [[Kripo]], litera traduko), kiu fariĝis tutmonde vera kanto al la [[paco]].
 
La finiĝo de la [[Intercivitana hispana milito|Intercivitana Milito]] devigis lin [[Ekziligo|ekziliĝi]], kaj rezidis unue, en [[Prada de Conflent]] ([[Francio]]) kaj poste en [[San-Juano (Porto-Riko)|San Juan]] de [[Puerto Rico]]. Paralele al lia eksterordinara muzika agado, ĉiam estis nelacigebla defendanto de la paco kaj [[libereco]]. Liaj multaj koncertoj [[Solidareco|solidara]]j, siaj humanaj implikoj kaj la diversaj muzikaj intervenoj en la [[Unuiĝintaj Nacioj|Unuiĝintaj Nacioj]], karakterizigis lin kiel homo de paco.