Kipĉakoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jknotts (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
Kipĉakoj estis nomada popolo, kiu originis el la regiono ĉe la supra parto de la rivero [[Irtiŝo]] (suda [[Siberio]], okcidenta [[Kazaĥio]], parte la nord-okcidentaj limoj de moderna [[Ĉinio]]). Ili loĝis en jurtoj (facile munteblaj tendo-similaj domoj) kaj okupiĝis ĉefe pri militado kaj bestobredado.
 
Mezepoke (en la 9-11aj jarcentoj p.K.) ili migris okcidentenokcidente kaj okupis vastan teritorion de la Eŭraziaj stepoj (ĝis [[Danubo]]), fondinte tie sian nomadan ŝtaton (la t.n. ''Desht-i Qipchaq'', konata ruse kiel ''Половецкое поле'' - ''polovca kampo'').
 
En la 11-12a jarcentoj kipĉakoj faris multajn militirojn kontraŭ [[Bizanca Imperio]], [[Kieva Regno|Kieva Rusujo]], [[hungaroj]] kaj [[peĉenegoj]], farante aliancojn diverstempe kun diversaj triboj. La unua invado en Rusujon okazis en la jaro [[1055]]. Komence de la 12a jarcento kipĉakoj estis forigitaj trans [[Volgo|Volgon]] kaj [[Dono|Donon]] fare de la princo Vladimiro Monomaĥo, tamen en la dua duono de la 12a jarcento ili denove aktive partoprenis la internan militadon de la rusaj princoj. Ekde la jaro [[1190]] venis la periodo de relative paca kunvivado kaj parta kristaniĝo de la kipĉaka nobelaro. En la jaro 1223 dum la batalo ĉe la rivero Kalko kipĉakoj (batalantaj kune kun la rusaj princoj) estis venkitaj de mongola armeo ĉe Norda Kaŭkazo.