Nuklea energio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fisio kaj fuzuioj
Linio 20:
 
== La fizikaj procezoj ==
La gajnado de nuklea energio baziĝas sur malpliiĝo de [[maso]]. Laŭ la fama formulo ''E'' = ''m''''cmc''² maso ''m'' estas ekvivalenta al energio ''E'', do malpliigo de maso devas produkti plion de energio, ekzemple en la formo de rapide flugantaj [[partiklo]]j aŭ de varmo.
 
=== Nuklea fisio (fendado) ===
{{vidu ankaŭ|nuklea fisio}}
 
Fisio signifas rompado de nukleo ĉe elsendo de konsiderinda kvanto de energio. Ĉe la klasika fisio de [[uranio]] [[neŭtrono]] frapas nukleon de uranio 235, kaj tiu fendiĝas al al du rompaĵoj ([[kriptono|kriptona]] kaj [[bario|baria]] atomoj) kaj elsendas du aŭ tri pliajn neŭtronojn, kiuj kapablas teni la fendadon aktiva ([[ĉenreakcio]]). La sumo de la masoj de la du rompaĵoj kaj la neŭtronoj estas iomete malpli ol tiu de la origina nukleo kaj la neŭtrono, kiu fendis ĝin; la diferenco transformiĝis al energio. La energio komence estas en la rapido de la disflugantaj rompaĵoj, neŭtronoj kaj neŭtronojradiado, sed ĝi estas transformebla al varmo. Ĉe tia procezo proksimume 0,1 % de la maso transformiĝas al energio, do proksimume 1 g por 1 kg da origina maso.
 
Nuklea fisio de uranio kaj [[plutonio]] estas eksperimente esplorita kaj inĝeniere ekspluatata de post la mezo de la [[20-a jarcento]]. En aŭgusto 2007 ekzistis 439 komercaj nukleaj reaktoroj, kiuj produktis ĉirkaŭ 6 % de la primara kaj 13 % de la elektrajelektra energio mondaj. En la 30 [[Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo|OEKE]]-landoj lsla varmonuklea energio konsistigas 30 % de la elektra energio produktita.
 
[[Dosiero:Deuterium-tritium_fusion_-_comma.svg|eta|Fuzio de deŭterio kaj tricio]]
=== Nuklea fuzio (fendado) ===
{{vidu ankaŭ|nuklea fuzio}}
 
Alia procezo por gajni energion el nukleo estas nuklea fuzio. Ĝi estas la malo de fuzio; pluraj koliziantaj nukleoj interfrapiĝas kaj formas (interelie) pli pezan nukleon, kiu tamen ne havas tute la mason de la antaŭaj nukleoj.
 
Ĉar ĉiu nukleoj havas pozitivan [[elektra ŝargo|elektran ŝargon]], por fuzio necesas tre interproksimigi ilin, por ke la [[forta nuklea forto|forta interago]] superu la elektran dispoŝon. Por tio necesas altegaj temperaturoj, kiaj ekzemple ekzistas interne de sunoj. Sur Tero la malfacilaĵoj fuzii en kontinua procezo ordinarajn [[hidrogeno|hidrogenajn]] nukleojn ([[protono]]jn) estas nun nesupereblaj. Tial la esploro koncentriĝas al fuziado de pezaj hidrogenaj [[izotopo]]j, [[deŭterio]] kaj [[tricio]], kies nukleoj pro la enestantaj neŭtronoj pli facile fuzias.
 
La [[nun en 2012|nun]] plej progresinta projekto pri regebla nuklea fuzio estas la [[ITER|Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro]] (ITER)<ref>[http://www.iter.org/fr/acceuil Retejo de la projekto] {{en}}, {{fr}}</ref>, nun konstruata en suda [[Francio]]. Fakuloj taksas, ke la realigo de fuzia reaktoro taŭga por komerca energi-produktado daŭros ankoraŭ kelkajn jardekojn<ref>{{Citaĵo el la reto| url=http://www.ted.com/talks/lang/en/steven_cowley_fusion_is_energy_s_future.html | titolo=Steven Cowley: Fusion is energy's future |alirdato=2012-12-14}}</ref>. La [[prototipo]] de tia centralo nomiĝas [[DEMO]] kaj nun estas planata de la anoj de projekto ITER.
 
== Disputo ==